|
CENT-MONTPASEJA FRATARO ("Confrérie
des Cent Cols") Ludregularo
Por membriĝi en la Cent-Montpasejan Frataron,
necesas esti trabiciklinta almenaŭ cent malsamajn montpasejojn. Artikolo 2: Estu kalkulitaj nur la montpasejoj, kiuj oficiale
havas tiun nomon: - kuŝantaj sur mapoj (Michelin, IGN(*) aŭ similaj por fremdaj landoj); aŭ - indikitaj per ŝildo ĉesupra aŭ direktiga. Artikolo 3: Neniu minimuma alteco devigas, sed nepras indiki
almenaŭ po 5 montpasejojn en cento da, kiuj altas je minimume
2000 metroj.(**) Artikolo 4: Montoj ne kalkuleblas. Artikolo 5: La membroj de la Cent-Montpaseja Frataro ne estu
kontrolataj. Ni fidas la sporteman honestecon de la biciklistoj, kiuj ŝatas
bicikladon kaj montarojn nur je sia propra plezuro. Artikolo 6: Ĉiujare, inter la 1-a de oktobro kaj la 1-a de
februaro, la biciklantoj sendu: - la unuan jaron: la liston de malsamaj
montpasejoj trapasitaj dum sia tuta perbiciklo-turista kariero
(almenaŭ 100, el kiuj almenaŭ 5 je 2000m aŭ pli); - la sekvantajn jarojn: la liston de la novaj
montpasejoj trapasitaj dum la jaro. Artikolo 7: Tiujn listojn kontrolas la sekretariaro de la
Cent-Montpaseja Frataro, kiu sin rajtigas elimini ĉiun montpasejon, kiu ne
aperas en ĝia referencaj listoj (tia, kia "8500 cols de France"). Okaze de kontesto, findecidas la komisiono pri
etiko, pripensado kaj proponado. Artikolo 8: Aliĝkotizo je 75 francaj frankoj aŭ
12 eŭroj (aktualigebla) ebligas al la nova membro ricevi, la unuan
jaron: - sian diplomon "Cent-Montpasejano"
numerigitan kaj personigitan; - la klubmedalon; - la jaran klubrevuon; - la jaran
bultenon "Informoj Cent-Montpasejaj" ("Infos Cent Cols"). La
sekvantajn jarojn:
kotizo je 50 francaj frankoj aŭ 8 eŭroj (aktualigebla) ebligas
ricevi la jaran klubrevuon, la jaran bultenon "Informoj Cent-Montpasejaj"
("Infos Cent Cols") kaj registri sian nomon ĉe la honortabulo de la
Frataro. Artikolo 9: Ĉiujare, tradicie la 15-an de aŭgusto, internacia
kuniĝo okazas ĉe la supro de iu montpasejo, ĉu nova, ĉu fama. Artikolo 10: La klubo aliĝis la FFCT-on (Franca Federacio de
Perbicikla Turismo) sub la numero 6384. Ĝi tiel povas havigi federacian
licencon kun asekuro, rajtigante voĉdoni ĉe la ĝenerala klubkunsido. Artikolo 11: La frataro neniam aŭtentigas montpasejon, ĉar ĝi
ne estas rajtigita tion fari; ĝi petas siajn membrojn ne krei meminiciate
montpasejojn el nenio. Por Francio, "8500 cols
de France" (eldevenaĵo de la statutoj de la ludregularo) daŭre estas la
oficiala listo de la montpasejoj agnoskitaj de la frataro. Ĉiujare, la
frataro estigas la listomodifojn, akorde kun la komisiono pri
etiko, pripensado kaj proponado, kaj eldonas aldonon. Por la aliaj landoj, la fratarestraro elektas po
tri volontajn membrojn lande, kiuj fariĝas laborgrupo komisiita por proponi
la liston de la montpasejoj de sia propra lando. Tiu listo estu starigita konforme
al la ludregularo de la frataro. La komisiono
pri etiko, pripensado kaj proponado kontrolas tiujn listojn kaj oficiale eldonas
ilin. Ĉiu membro sin ŝuldigas je sia honoro respekti ĉi
tiun regularon. Oni konsideru la sendon de la unua listo, kiel kontraktan
ligon. Artikolo 12: Korespondaĵoj, listoj de montpasejoj, kaj kotizoj
estu sendataj al: Club des
"Cent Cols" 796 route de
la Tire FR - 74410
SAINT-JORIOZ (Francio) Telefono: +33 (0)4 50 68 57 49 Fakso: +33 (0)4 50 68 64 32 Retpoŝto: henry.dusseau@wanadoo.fr
|