origami esperanto birdo  

             Nouvelle adresse de cette page
http://perso.wanadoo.fr/corobu.mireille/birdo.html
      

Unikode utf-8    Origami Esperanto. La birdo kiu moviĝas  ikse

       Prenu kvadraton kaj montfaldu laŭ  unu diagonalo (______) kaj valfaldu laŭ la alia (--------).    Laŭ la du medianoj (_____) valfaldu kaj, poste, valfaldu laŭ la bisekcantoj (______) de la ok anguloj kiujn vi trovas en la kvar verticoj de la kvadrato.  Sed atentu! Ne tro faldu ...      Faldu nur de la mediano ĝis la pinto de la angulo kiel sur la desegno 1.  

    Nun, returnu vian laboraĵon: vi obtenas specon de stelo ( aŭ rozvento se vi preferas ) kun kvar branĉoj kiel sur la desegno 2. Du pintoj inter ili kaviĝas (-------) Prenu  kaj proksimigu ilin, formante kajton .Vidu la desegnon 3. Kutime oni nomas tion " la birda bazo".  

      Supre, vi havas kvar pintojn: du eksterajn, du internajn. 

      Malsuprenfaldu la du eksterajn pintojn, formante lozanĝon kun duona fendita diagonalo ( Vidu la desegnon 4) . 

      El la du supraj pintoj formigu " kontraŭan faldon"(aŭ " birdan bekon"  se vi preferas.....). Ĉu vi havas la samon kiel tiu sur la desegno  5? Jese? Bone! 

      Orientu la birdon, faru ĝian bekon kaj, rulante ĉiun flugilon sur via fingro, fleksu ilin ..... Malforte tiru la voston samtempe dum vi premas la kolon de la birdo. La birdo moviĝas!....Ĉu ?                                     

alklaku  fotojn   por vidi la aliajn modelojn

aŭ sur contacts por pli pri mi

                      la unua paĝo de mia TTT-ejo estas  tie