origami esperanto birdo  

 Ikse -Origami-Esperanto-    La birdo kiu movigxas

 

 

      Prenu kvadraton kaj montfaldu laux unu diagonalo (______) kaj valfaldu laux la alia (--------).    Laux la du medianoj (_____) valfaldu kaj, poste, valfaldu laux la bisekcantoj (______) de la ok anguloj kiuj vi havas en la kvar verticoj de la kvadrato(cxiuj 45 gradoj mezuraj ).  Sed atentu! Ne tro faldu ...      Faldu nur de la mediano gxis la pinto de la angulo kiel sur la desegno n° 1.  

    Nun, returnu vian laborajxon: vi obtenas specon de stelo ( aux rozvento se vi preferas ) kun kvar brancoj kiel sur la desegno n°2. Du pintoj inter ili kavigxas (______) Prenu ilin kaj proksimigu ilin, formante kajton .Vidu la desegnon n°3. Kutime oni nomigas gxin " la birda bazo".  

      Supre, vi havas kvar pintojn: du eksterajn, du internajn. 

      Malsuprenfaldu la du eksterajn pintojn, formante lozangxon kun duona fendita diagonalo ( Vidu la desegno n° 4) . 

      El la du supraj pintoj formu " kontrauxan faldon"(aux " birdan bekon"  se vi preferas.....). Cxu vi havas la samon kiel tiu sur la desegno n° 5? Jese? Bone! 

      Orientu la birdon, faru gxian bekon kaj, rulante cxiun flugilon sur via fingro, fleksu ilin..... Malforte tiru la voston samtempe dum vi premas la kolon de la birdo. La birdo movigxas!....Cxu ? 

     

alklaku sur   fotoj  por retrovi la aliajn modelojn

aux sur kontaktoj   se vi volas pli pri mi    

la unua paĝo de mia TTT-ejo estas  tie kaj miaj ligiloj