origami-esperanto-hundo-ikse

   Ikse

la hundo

 

     Saluton geamikoj! Nu!....cxu vi estas pretaj por fari la hundon? Ne estas tro malfacile sed necesas ree rememori la "kajtan" bazon ( bazon de la birdo kaj de la pingveno kaj ankaux de la elefantido ). Certe vi majstras gxin nun...Tamen, mi redonas al vi la desegnojn, se okaze....Oni forgesas rapide, cxu ne? ..... La du diagonaloj malsamfalditaj, la du medianoj samfalditaj kaj la ok bisekcantoj samfalditaj sed nur el la mediano gxis la angulo, tio por obteni la kajton. Por dauxri vi devos observi la desegnojn videblajn maldekstre aŭ la tekston sube. Turnu la kajton por ke la kvar pintoj estu malsupraj. Por faciligi la laboron nomu ilin : La pinto A antaux vi, la pintoj C kaj D sub A, kaj la pinto B je la tria nivelo. Suprenmetu la pintojn A kaj B gxis obteni lozangxon kaj, nun, vi devas elfari "orelon de kuniklo" ! Kio estas tio? vi diras al mi....Cxar vi ne scipovas fari tion ! Ne gravas ...mi klarigas...Suficxas ke vi prenu la pinton A kaj valfaldu gxin laux la punktolinioj de la desegno 2 ( sub tiuj punktolinioj estas la du malgrandai lateroj de la kajto ). Cxu bone?.....Do ekstaras vertikale la pinto A kaj vi kusxigu gxin dekstren. Poste, returnu la tuton kaj same faru el la pinto B gxis obteni la desegnon 3. Nun, imagu ke vi turnu la pagxojn de libro: turnu la antauxan pagxon kaj kusxigu gxin dekstren. Cxu vi havas tri dekstrajn pagxojn kaj nur unu maldekstran? Jese, vi dauxrigu la laboron.....Returnu la tuton kaj, denove turnu la antauxan pagxon kaj kusxigu gxin dekstren. Nun estas du dekstraj pagxoj kaj du maldekstraj kaj vi vidas kajton kun du pintoj cxe la supro kiel sur la desegno 4 Suprenmetu la pinton D gxis obteni lozangxon kaj returnu vian laborajxon. Suprenmetu la pinton C sed tuj malsuprenmetu gxin valfaldante laux EF gxis obteni la samon kiel sur la desegno 5. Denove returnu la tuton kaj rigardu al la desegno 6 : vi devas valfaldi tute krom la pintoj A kaj B, laux la punktoliniaj bisekcantoj videblaj sur la desegno n° 6. Tiel vi elfaros la voston de la hundo. Estas simetriakso laux kiu vi valfaldu la tuton. Cxu vi obtenas la samon kiel sur la desegno 7?... Nun tiru la pinton C dekstrsupren kaj poste faldu laux la punktolinioj de la desegno n° 7 por elfari la kapon de la hundo. Mane laboru la voston kaj la du malantauxajn piedojn. Igxas la hundo!.....Vidu la desegnon 8 kaj ne hezitu denove rigardi al la foto de la hundo per fotoj
   

                             por la elefantido