Origami- Esperanto- Por fari la kuniklojn...
Ikse
Prenu kvadraton kaj faldu laŭ ĝiaj diagonaloj kaj ĝiaj medianoj tiele: post ĉiu faldo malfaldu kaj ne returnu la paperon. Nun, malfermu la tuton kaj almetu la laterojn laŭvice sur la medianoj, gardante nur la du lastajn faldojn, tiuj kiuj estas vertikalaj.
Ĉu vi havas rektangulon kun centro O, kaj kun la kvar verticojn A,B,C,D de la komenckvadrato sur la vertikala mediano? se jese, tre bone ! Ni nomu A , B la pli altaj kaj C , D la aliaj. Ĉu bone ? Do daŭrigu kaj atentu
!….
Per la fingroj alportu A(nur A ) sur O, same alportu B sur O, C sur O, D sur O. Ĉu vi havas antaŭ vi du kvadratojn, sur pli granda kvadrato? La tuto formanta neregulan sesangulon. Gravas ke vi havas la kvar pintojn A, B, C, D en la centro.
Lateren tiru C kaj D ĝis obteni specon de ŝipo ( la arkeo de Noë ), kaj tuj malsuprenmetu ilin.Vi devas obteni sesangulon kun unu kvadrato, la alta kvadrato.Nun ni laboru tiun kvadraton por fari la kapon de la kuniklo..Ni nomu E la plej altan verticon ( estas la verticangulo de A kaj B). Suprenmetu A kaj B, renversigante E malantaŭen. Jen nova sesangulo sen kvadrato…….
Valfaldu la bisekcantojn de la pintoj A kaj B kaj, poste, malsuprenmetu A kaj B venigante E denove antaŭen. Nun la tuto havas simetriakson laŭ kiu vi montfaldu. Tenu vian laboraĵon tia maniere ke la lasta faldo estu vertikala. Nun tiru la du pintojn A kaj B sed ne tro ! iomete…ĝis… iĝu la kuniklo !

Faru ĝian muzelon kaj por fari la piedojn rigardu al miaj modeloj. Alklaku sur
fotoj aŭ sur kontaktoj
por pli pri mi
miaj ligiloj