Trarigardo
de Esperanta Gazetaro

Esperanto Ekspreso

UK 1998

|
|
Ĉio komenciĝis en aŭgusto 1998, kiam mi
akiris satelitan antenon. De tiam, kiam estas eble al mi (ne chiam, char mi ne daŭre
loĝas en la domo, kie mi havas la antenon), mi registras la elsendojn de Pola Radio en
video-kasedo. Poste, pere de Real Audio Encoder kaj/aŭ Real
Producer, mi enkomputiligas la dosierojn.
Kiel vi povas supozi, mi jam havas multajn megabajtojn da elsendoj,
kiujn mi poste konservis en KD-ROMoj.
Nun, mi havigas al vi la eblecon aŭskulti malnovajn programojn.

Memoru:
 |
Mi ne registris ĉion. |
|
|
 |
Mi estis novulo, kaj pri satelit-elsendoj,
kaj pri uzado de programoj kiel Real Producer. |
|
|
 |
La kvalito de la dosieroj estas kutime tre
alta (mi unue celis konservi ilin en KD-ROMoj, ne en la reto), do eble vi bezonos multan
tempon por akiri ilin. |
|
|
 |
Se vi deziras aŭskulti plej ĵusajn
elsendojn, vizitu RetRadio
kaj E-Radio |
|
|
 |
Se timigas vin la amplekso de iuj dosieroj,
akiru programon kiu permesas po-parta akirado de dosieroj (tio estas, vi povas ricevi
parton hodiaŭ, parton morgaŭ). Mi uzas GetRight, kaj ankaŭ WS_FTP Pro estas bona
tiurilate. |
Se vi deziras komuniki kun mi, klaku sur
la koverto.

José F. Martín
Malago
Hispanio
|