Bonvenon en Francio

Bonvenon en Francio!

Por tauxge festi sian centjarigxon, Unuigxo Franca por Esperanto invitas la Universalan Kongreso al Francio. La kongreso okazos sudfrancie, en regiono Langvedok-Rusiljono, en agrabla urbo Montpellier, kiu kunigas ricxan pasintecon kaj viglan estantecon.

Francio estas internacie famkonata pro siaj variaj pejzagxoj, sia longa historio, sia kulturo, kaj sia kuirarto. Dum viaj ekskursoj antaux, dum aux post la kongreso vi povos iom sperti la diversecon kaj kulturan ricxecon de la lando, sed unu vizito certe ne suficxas por malkovri cxiujn aspektojn de tuta Francio, ecx ne de tuta Langvedok-Rusiljono.

Montoj kaj maro, dezertecaj altajxoj kaj fekundaj ebenajxoj, sablaj strandoj kaj densaj arbaroj. Langvedok-Rusiljono prezentas kompletan paletron, kun Montpellier en la centro.

Vi sxatos kongresi en la koro de historiricxa urbo, kies moderna kongresejo situas apud agrabla ombra promenejo, tuj cxe la rando de la malnovaj kvartaloj kun ties mallargxaj stratoj kaj imponaj domegoj, ankaux tuj cxe vigla komerca centro kun multnombraj butikoj vendantaj plej diversajn varojn. Placxos al vi sidi cxe la apudaj terasoj kaj promeni en la friskaj stratetoj. Je kelkaj kilometroj vi estos cxe la Mediteranea maro, kie vi trovos largxajn sablajn strandojn, pitoreskajn havenetojn, ostrobredejojn, aux cxe la montoj, kie ravos vin sxtonaj vilagxoj, misteroplenaj kavernoj, kolorplenaj pejzagxoj. Romiaj restajxoj, mezepokaj kirkoj, modernaj feriejoj, vastaj vitkampoj, cxiu trovos turisman celon je sia gusto.

Cxie bonvenigos vin la varma mediteranea suno, kaj la bunta kulturo.

Venu gustumi la regionon!

Montpellier estas urbo, kie vi gxuos kongresi.

Reen al la eka pagxo (sen kadroj)