|
Sinjoro Prezidanto, gesinjoroj, Estas por mi granda plezuro povi saluti vin okaze de la 83a kongreso de Universala Esperanto-Asocio. Tio havas plurajn kialojn. La unua estas, ke la temo pri kiu vi elektis okupiøi dum la tuta semajno - Mediteraneo, ponto inter kulturoj - estas por mi temo kara el pluraj vidpunktoj. El persona vidpunkto, evidente, sed ankaý kiel respondeculo dum multaj jaroj de la egiptia diplomataro. Mi ankaý havis plurfoje la okazon renkontiøi kun mediteraneaj demandoj dum miaj kvin jaroj æe la kapo de la Organizo de Unuiøintaj Nacioj. Ankoraý nun, en miaj novaj funkcioj kiel Øenerala Sekretario de la Internacia Organizo de Franclingvio, la mediteranea areo estas denove en la kerno de miaj okupiøoj. Tio montras, kiom min koncernas la diskutoj kiujn vi okazigos dum tiu grava aranøo. Cetere estas por mi grave omaøi la batalon. kiun daýrigas via Asocio jam dum 90 jaroj. Batalo sub la signo de amikeco kaj solidareco inter la popoloj, sub la signo de respekto al kultura diverseco. En momento kiam tutmondiøas la komerco, kiam konturiøas la minaco de lingva monotoniøo kaj malapero de kulturaj valoroj, ni ja devas mobilizi nin por ke la monda komunumo, al kiu celas la leøoj de la merkato, ne estigu tutmondan kulturon kun unueciøo de la modeloj, la kondutmanieroj kaj la pensoj. Temas pri la demokratigo, je monda nivelo, de la rilatoj inter la popoloj ! Por fini mi volas diri al vi, ke en la vorto mem 'Esperanto' troviøas komuna espero. Espero pri solidareco kaj toleremo, espero pri komprenemo kaj respekto al aliuloj. Troviøas ankaý certeco - certeco pri la unueco de nia destino kaj pri la fakto, ke ni æiuj apartenas al unu sola homa komunumo. Tiujn valorojn mi dividas kun vi. Kaj tial mi deziras al via kongreso plej bonan sukceson. Boutros Boutros-Ghali |