Centjaroj de esperanto en Francio (x-a)

El la kongresa libro:

Cent jaroj de esperanto en Francio

La komencoj

Sxajne jam en 1888, Louis de Beaufront (gxustanome Louis Chevreux) ekvidis la unuan libreton de Zamenhof; tamen, en 1889, la adresaro de Zamenhof registris nur 5 francojn. En 1892, de Beaufront esperantistigis grafon Chandon de Briailles, estron de la fama cxampanvina firmao kaj la junan studenton René Lemaire: de tiam la unuaj adeptoj dissendis kaj aperigis en gazetoj artikolojn, pro kiuj interesigxis novaj pioniroj.

1898: fondigxo de SPPE

Law iniciato de De Beaufront, naskigis en januaro la revuo L'espérantiste, kiu anoncis la fondon de Societo por la Disvastigo de Esperanto (france: SPPE), kies celo estis arigi cxiujn interesitojn, kiuj scipovis la francan lingvon.

En 1900 fondigxis la grupo de Parizo. La ekactivigxo de la brila matematikisto Carlo Bourlet signis novan etapon, dank al liaj kontaktoj kaj influo.

1903: SPPE farigxas SFPE

Tiu aldono de la vorto "franca" alla asocia titolo ebligis ke gxi estu agnoskita de oficialaj instancoj, kaj ricevu subtenojn. La unua eksterlanda esperantisto vizitanta Francion estis la ruso A. Postnikov en 1899; sekvis nur maloftaj aliaj renkontoj, gxis invito de britoj fare de la grupo de Le Havre en 1903 kaj cxefe gxis kunorganizo de prakongreseto de la urboj Kalezo kaj Dovero okaze de veturado de awtomobiloj kaj boatoj: jen malfermigis la vojo al la unua " Universala Kongreso" de Bulonjo-cxe-Maro en 1905. Sekve de tiu kongreso fondigxis, kun sidejo en Parizo, la Centra Oficejo, sidejo de la Lingva Komitato (prez. Boirac) kaj de la Organiza Komitato por la sekvantaj kongresoj (prez. Gxeneralo Sébert).

Unuaj konfliktoj

Tamen jam multigxis la disputoj, inter De Beaufront kaj Bourlet i.a. pri la kontrakto konsentita kun Hachette, kaj inter Bourlet kai Th Can, pro la rivaleco inter iliaj du eldonejoj: Hachette (Bourlet), kun la " Kolekto aprobita de Zamenhof" kai La Revuo kaj Presa Esperantista Societo (Cart) kun la revuo Lingvo Internacia kaj apero de multaj tradukoj. La krizo de Ido orkestrita en 1908 de De Beaufront markis kulminon; konsekvence multaj propagandaj klopodoj estis fusxitaj, kaj parto de la esperantistoj transiris ai la skismo!

En 1908, Th. Can reprenis la prezidantecon de SFPE post eksigo de De Beaufront la revuo Franca Esperantisto fondigxis dank' al F. Menu de Ménil. Tamen ne pro tio cxesis la problemoj: male, disputoj ekestis inter la grupoj kaj la nacia organizo, kiu konsistis el individuoj. Tiu polemika klimato, kun sancxesaj personaj atakoj dawris gis la kongreso de Lyon (1911), en kiu, dank' al kompromiso, la movado estis reunuigita.

Malgraw tiaj disputoj, la franca movado diligente preparis la grandiozan Universalan Kongreson en Parizo, kies inawguro bedawrinde koincidis kun la militdeklaro.

La intermilita periodo (1919.1939)

Post forpaso de multaj agemuloj kaj perdo de iluzioj, la asocio estis restarigita en 1920. Car la antawmilitaj eldonejoj cxesis, fondigxis Esperantista Centra Librejo, kies kapitalo konsistis el malmultekostaj akcioj proponitaj al esperantistoj: gxi celis provizi la movadon per la necesaj kursolibroj kaj literaturajxoj kaj ecx eldonis novan serion de Franca Esperantisto dum du jaroj. Tiun periodon karakterizas vigla ekstera agado, kiu atingis la vocxdonon de pluraj deziresprimoj favoraj al enkonduko de Esperanto: i.a. tiuj de Komerca Cambro de Parizo, Academio de Sciencoj, Rusa Kruco kaj Societo de Nacioj. Tamen cirkulero de la ministro pri nacia edukado, Léon Bérard, nuligis multajn klopodojn malpermesante instruadon de Esperanto en la lernejoj! Dum sia mallonga presidanteco, Daniel Eyquem, prokuroro en Limoges, sukcesis atingi la nuligon de la cirkulero de Bérard.

Raymond Schwarz lancxis en Parizo sian unuan regulan kabaredon La Verda Kato.

SFPE inawguris en 1936 propran sidejon, kie dejoris konstanta sekretariino Yvonne Paulien .Pierre Petit estis administra sekretario de la asocio. Ekde 1933 reaperis Franca esperantisto: de tiam la revuo aperas kiel oficiala organo de la asocio, kun nura interrompo dum la milito.

Pluraj ministroj montris favoran sintenon al Esperanto: cikulero de Jean Zay (1938) donis novajn eblecojn instrui la lingvon en lernejoj; doganistoj, posxtistoj kaj fervojistoj ricevis la permeson surporti la insignon dum dejxorado. Propagandaj brosxuroj estis acxteblaj en stacidomoj kaj kioskoj, grandaj komercaj foiroj (Parizo, Lyon) utiligis grandskale Esperanton en sia reklamado: tie la internacia lingvo ecx estis pli utiligita ol la germana kaj angla!

Cseh-kursoj furoris tra la lando: Lidia Zamenhof instruis ai 100-gis-200-persona lernantaro! La lernejaj kursoj multmombris: tiuj de la regiono de Besançon apoteozis pri la eksperimento kontrolita de la ministero: gxi pruvis ke gimnazianoj povas uzi la lingvon post nur kelkaj monatoj da studado!

Radio-elsendoj awdeblis en diversai urboj, sed la piej prestigxa estis la 45minuta cxiusemajna teatra programo en Esperanto (ekde 1938) en kiu aktoris la "Esperantista Artistaro de Parizo" estrata de la akoro Marc Darnault kaj 'du vekis multan intereson kaj flanke de la awskultantaro kaj flanke de la tradukistoj kaj Verkistoj, kiuj sencxese devis provizi abundan materialon por la programo. La sama Radio Paris PTT dissendis pli ol 500 kursojn de Célestin Rousseau: oni taksas je 70 000 la nombron de interesitaj awskultantoj.

SFPE organizis Universalan Kongreson en Parizo en 1932, konferencon " Esperanto en la Moderna Vivo " en 1937, kiu ricevis grandan oficialan atenton, kaj planis novan UK en Marsejlo en 1940, kiu ne okazis pro la militdeklaro.

Post dua Mondmilito: UEF kaj UFE

La tiamaj estraranoj kuragxe sekrete dawre kunvenis dum la nazia okupado. En 1945, krom SAT-Amikaro, cxiuj antawaj asocioj (inkluzive de SFPE) malfondigxis por reaperi en nova unuigxo: Unuigxo Esperantista de Francio kaj Kolonioj, kiu grupigis regionajn kaj fakajn federaciojn. Baldatw malaperis el la titolo la indiko 'kaj kolonioj' kaj en 1962 la nomo sxangxis al UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) por eviti la finajxon " ista " kiu aperis al kelkaj tro sekteca.

La nova asocio ne cxiam evitis la konfliktojn, kiuj subfosas periode la movadon: tamen de post la sekvoj de la UEA-krizo de 1974, la laboro okazas en pli sana kaj kunlabora etoso.

Sine de la movado, la grandaj datoj estis 1952, kun la acxeto de la kastelo de Grezijono de la francaj instruistoj, kiuj formis kooperativon; 1973, kiam UFE acxetis propran sidejo cxe Rue de la Cerisaie, kiun gxi pligrandigis poste per acxeto de apuda logxejo; 1977, jaro de la IJK en Poitiers, en kiu kreigxis la revuo La kancer-kliniko, la teatr-trupo TESPA kajla museo en Gray; kaj en 1986, kun fondigxo de la esperantologia centro La Kvinpetalo en Bouresse.

Ecx se la antawmilita revo pri la rolo de Esperanto suferis cxe la gxenerala publiko seniluziigon, UFE ne duondormis kaj la bilanco de la atingoj restas tre pozitiva.

UFE prezentis Esperanton en Nacia Pedagogia Muzeo kaj dum skolta Jamboreo (1947), partoprenigis Esperanton kiel duan laborlingvon dum internacia konferenco de Popoluniversitatoj (1957) datnk' al P. Petit, ekspoziciis en Nacia Pedagogia Instituto (1966). UFE-komisiono zorgis pri unuaj kontaktoj kun Unesko (1952), kiuj kondukis al la fama rezolucio de Montevideo kaj poste konstante akive cxeestis la kunvenojn de Unesko, ecx kunorganizante seminariojn kadre de la " konsultaj rilatoj " por UEA, regule laboris por ke deputitoj deponu legxproponojn pri instruado de Esperanto en la franca parlamentejo. Indas mencii ankaw, kvankam UFE ne estis la sola instiganto: la studtagon pri Esperanto cxe universitato Paris VIII (1983), la kursojn de Umberto Eco cxe la prestigxa College de France (1993), la aperon de priesperantaj libroj en komencaj eldonejoj kaj gxenerala distribusistemo: kursoj de Assimil kaj Marabout-Flash (J. Thierry), vorttrzzoro cxe Ophrys (Duc-Goninaz), prezento de Esperanto en kolekto Que sais-je? (P. Janton), kai pli aktuale: 'le défi des langues' (C. Piron, 1994) kaj 'L'homme qui a défié Babel' (Centassi-Masson, 1995).

UFE decxidis grandan atenton al enkonduko de Esperanto en la lernejoj. Senlace R Llech-Walter, P. Petit kaj A.Ribot rondiris tra Francio kai prelegadis, tiel tusxante meznombre 10 000 lernantojn cxiujare inter 1958 kaj 1965. Multaj kursoj malfermigis, ankaw en porinstruistaj lernejoj. Tamen post reformoj en la edukaksitemo komence de la 70-aj jaroj, la nedevigaj kursoj rapide disfalis, kion iomete kompensis la malfermo de kursoj en du universitatoj: Clermont Ferrand (P. Janton) kaj Aix-en-Provence (M. Duc-Goninaz).

Dank'al nova entuziasmo kaj komercaj konceptoj de J.L Texier kreigxis la Klubo'87 en 1981: la alporto de novaj financaj rimedoj ebligis mobilizon de francaj fortoj en informkampanjoj, regulan partoprenon ekde 1987 en Expolangues (granda rendevuo de cxio koncernanta la lingvojn), renovigon de la tuta instrumaterialo, novajn rimedojn por la revuo Franca esperantisto, nun presata de Grafika Centro kaj entenanta literaturajn suplementojn (okazo por tradukistoj konigi la francan literaturon al eksterlanda publiko), organizon de teatra kaj kanzona festivalo en Parizo (ekde 1983), renaskigxon de eldona fako ekde 1993 (Grand Dictionnaire Français-Esperanto, " La maljunulino, kiu pasxis en la maro")... Tiuj iniciatoj estis rekompencitaj per haltigo de la gxenerala malkresko de la movado kai kronitaj en1985 per Pokalo Fyne de UEA, kiu honorigas la plej viglan landan asocion.

Pluraj francaj verkistoj publikigis abundan verkaron: Schwartz, Waringhien, Lorjak, Elgo, Cherpillod, k.a.; tradukistoj ne malpli kreis: R.Bernard, LePuil kaj la skipo de tradukantoj de la " Antologieto " de Franca Esperantisto. Salutindas ankaw realigajxoj de TESPA, bildstrioj pri Asteriks kaj Tincxjo, kasedoj kaj diskoj de le Puil, revuo Rok'Gazet' 'kaj firmao Vinilkosmo.

Kal cxu necesas citi la organizon de Universalaj Kongresoj en Parizo (1950), Marsejlo (1957) kaj Montpeliero? Batalemaj kal polemikemaj kiel la gawlaj vilagxanoj de Asteriks, la francaj esperantistoj cxiam sciis unuigi siajn fortojn kiam prezentigis favora okazo por Esperanto, kaj spite la malfacilajxojn neniam submetigxis ecx al la plej hxaosaj cirkonstancoj. Ni esperu por la estonteco kaj rendevuu por la venonta ducentjarigxo!

Hervé Gonin

Reen