Nomoj de la kongresaj salonoj

KONGRESAJ SALONOJ

Jen biografiaj notoj pri elstaraj esperantistoj, kiujn ni honoras per salono

BERNARD, Roger (1907-1997)

Franco. Esperantistigxis en 1932. Akademiano ekde 1964 gxis la morto, sekretario de la Akademio (1965-1979), membro de Franca E-Instituto. Rolis en la kabaredo de Schwartz, Esperantigis diversajn literaturajn verkojn (i.a. de Sartre), kanzonojn kaj poeziajojn, kontribuis al Parnasa Gvidlibron.

BERTHELOT, Paul (1882-1910)

Franco. Lernis Esperanton en 1900 en la Liceo de Reims. Fervora propagandisto, li fondis la revuon Esperanto en 1901, kiu poste farigxis la organo de UEA. Iniciatis en 1907 la eldonon de Internacia Socia Revuo.

BOURLET, Carlo (1866-1913)

Fama franca matematikisto. Eklerninte Esperanton en 1901 li tuj donis decidan antawenpuson al la movado en Francio. Dank' al lia kontaktoj kai influo la grupo de Parizo rajtis kunveni en la prestiga universitato Sorbono; li ricevis la apogon de Touring-Club kaj eldonejo Hachette starigis Esperantan fakon. Li ekorganizis la propagandon en Francio, fondis 19 grupojn en 1902, kreis "La Revuo"-n, fondis Internacian Sciencan Asocion.

CART, Theophile (1855-1931)

Franco. Profesoro pri franca beletristiko. Lernis Esperanton en 1901. De la fondo ano de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, kies prezidanto li igxis en 1920. Speciale agadis en la blindula medioj. Kiam la apero de Ido minacis disspliti la movadon, li metis sian tutan energion al a kontrawbatalo de la skismo, kaj sencese batalis kontraw cxiu sxangxo en la lingvo, kiu ne estus la rezulto de natura evoluo - por la respekto de la Fundamento.

CENTASSI, René(1922-1998)

Franco. lam direktoro de novajxagentejo Agence-France-Presse. Verkis kun Henri Masson allogan biografion de Zamenhof en la franca, L'homme qui a defié Babel ("La homo, kiu defiis Babelon").

CHAVET, Gabriel (1880-1972)

Franco. Fondis la unuan Esperanto-grupon en Francio, en Louhans, kun sia kungimnazianoj, en 1897. Sekretario de la Centra Oficejo, li partoprenis la organizon de la UK-oj de 1906 kaj 1914.
Fondis kun Warnier - kun kiu li verkis lernolibron - la Librairie de l'Espéranto en 1906. Partoprenis en la fondo de asocio de pacifista esperantisto kaj de Rotaria Esperanto-Amikaro.

CHICOT, Emmanuel (1909-1992).

Franco. Dum multaj jaroj li estis la motoro de la rilato de UEA kun Unesco en Parizo, kie li reprezentis UEA (1975-83). Honora membro de UEA; honora prezidanto de UFE.

GXUGXEV, Stojan (1902-1998)

Honora Membro de UFA, internacie konata muzikologo, pioniro de muzika etnografio. Vicprezidis poste prezidis (1939-46) Bulgaran E-istan Asocion kaj cxefredaktoris dum kelkaj jaro ties revuon Bulgara Esperantisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto (1970-98) ka gxia vicprezidanto (1979-86).

HODLER, Hector (1887-1920)

Sviso. E-istigxis kiel 13-jarulo. En 1908 fondis UFA kaj dum 13 jaroj redaktis la revuon Esperanto, kiu plu restas la gvida movada periodajxo. Dum la Unua Mondmilito li organizis servon de UEA por militkaptitoj kaj ties familioj. Hodler heredigis al UEA grandan parton de sia financa havajxo.

LAPENNA, Ivo (1909-1987)

Kroato, la plej granda organiza figuro en la historio de la Esperanto-movado, al kiu li dedicis 60 jarojn de sia vivo. Renoma sciencisto, universitata profesoro, akademiano. Unue kiel gxenerala sekretario, poste kiel prezidanto de UFA, li estas konsiderata konstruinto de la moderna UEA. Granda oratoro. Liaj cxefverkoj estas Retoriko (1950) kaj Esperanto en perspektivo (1974).

PRIVAT, Edmond (1889-1962)

Sviso. Lernis Esperanton junagxe en 1903. Universitata profesoro, verkisto kaj fama humanisto.
Reprezentis Esperanton antaw la Ligo de Nacioj. Estis redaktoro de Esperanto kaj prezidanto de UEA.
Lia verko Interpopola konduto grave influis la evoluon de la internaciismaj ideoj en la E-movado. Lia plej popularaj verkoj estas Vivo de Zamenhof, Historio de Esperanto kaj la romaneto Karlo.

ROKSANO, t.e. Jeanne Flourens (1871-1928)

Francino. Naskigxis apud Montpeliero, esperantistigxis en 1903, kaj ne cxesis propagandi gxis la morto.
Fondis grupon en Béziers. Verkis multegajn artikolojn cxiuspecajn kaj teatrajxojn. Unu el la unuaj verkistinoj en Esperanto.

SCHWARTZ, Raymond (1894-1973)

Franco. Fondis la Esperanto-grupon "Amika Rondo" de Metz en 1913, de 1920 gvidis la kabaredon "Verda Kato" en Parizo. Estis cxefredaktoro de Gazeto de la XXIV Kongreso (1932). Rimajxoj kaj versajxoj liaj aperis de 1912 (i.a. en Tutmonda Espero kaj Literatura Mondo). Redaktis La Pirato (kritika kontraw troa sekteco), multe kontribuis i.a. al Sennacieca Revuo ("Law mia ridpunkto"). Awtoro de Verdkata testamento (1926, 1930), Prozo ridetanta (1928), Anni kaj Montmartre (1930), La stranga butiko (1931)La gxoja podio, (1949), Ne kiel Meier! (1964), Kiel akvo de l'rivero (1963), Vole... nevole (1971), Kun siaspeca spico (1971).

SEBERT, Hippolyte (1839-1930)

Franco. Generalo kaj scienculo. Prezidanto de multaj sciencaj societoj. Membro de la Scienca Akademio. Prezidanto de la Bibliografia Instituto en Bruselo. Esperantistigxis en 1898. En 1905 fondis kun Javal Esperantistan Centran Oficejon. Kreis Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Varbis multajn scienculojn, kaj kreis ISAE. Mecenato de la movado.

STØP-BOWITZ, Carl (1913-1997)

Norvego. Elstara zoologo, akademiano, honora membro de UFA. Esperantisto ekde 1928, de kiam il aktivis landskale kaj internacie. Speciale aktivis je scienca kampo kaj dum jardekoj animis ISAE, estante ties (vic)prezidanto (1949-1996). Ofte kontribuis al Scienca Revuo kaj IKU. Dufoje membris en LKK de UK: 1937 kiel prezidanto (Oslo) kaj 1991 en Bergen. Li interalie awtoris kaj redaktis la zoologian kaj botanikan terminaron en PIV. En 1991 dekoraciita per Regxa Ora Medalo, pro sia laboro por Esperanto.

WARINGHIEN, Gaston (1901-1991)

Franca esperantologo, verkisto, tradukisto, leksikografo, gramatikisto ka redaktoro. Lia cefverkoj estas la awtoritataj Plena gramatiko de Esperanto (1935; ekde 1980 Plena analiza gramatiko) verkita kun Kalocsay, kajPlena ilustrita vortaro de Esperanto (1970). Pri poezio li aktivis kiel teoriisto (Parnasa gvidlibro, 1932 kun Kalocsay) kaj kiel poeto sub kasxnomoj G.E. Maura (Duonvocxe. 1939) kaj G.P. Peneter (Sekretaj sonetoj, 1932). Liaj eseoj (kvin volumoj, 1956-1983) reprezentas la pinton de sia gxenro. Kreis ampleksan tradukaron, cxefe el la franca poezio. Redaktoro de La nica literarura revuo (1955-1962). Prezidinto de la Akademio de Esperanto (1963-1980).

ZAMENHOF, Lazaro Ludoviko (1887-1917)

La kreinto de Esperanto naskigxis en Bjalistoko, kie lia patro instruis lingvojn. Jam kiel junulo li revis kaj laboris pri newtrala internacia lingvo. La 26-an de julio 1887 en Varsovio li publikigis la Unuan Libron de Esperanto. En 1959 Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la homaro.

Reen al la eka pagxo (sen kadroj)