Herminio Almendros
La formiko kaj la kolombo
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos
Pacheco
Iam post
pluvo, formiko falis en flakon kaj ekkriis. "Helpu, helpu, mi
dronos!"
Apud la
flako estis granda arbo. Unu branĉo de la arbo preskaŭ tuŝis la akvon.
Sur la
branĉo sidis kolombo, kiu vidis la formikon en danĝero kaj diris:
"Mi
ĵetos folion sur la akvon. Supreniru sur ĝin, kaj vi povos eliri al la bordo."
La kolombo
ĵetis folion sur la akvon. La formiko suriris ĝin, kaj iom post iom la aero
portis ĝin al la bordo.
"Bona
kolombo. Vi savis mian vivon. Mi ĉiam memoros vin."
Iun tagon
poste venis al la arbaro viro kun ĉaspafilo. La kolombo faris sian neston. La
viro pensis:
"Mi mortigos tiun kolombon." Kaj li celis ĝin per la ĉaspafilo.
Sed
proksime estis la formiko, kiu rigardis ĉion. La formiko kurante supreniris sur
la piedon de la
ĉasisto kaj pikis lin en la kruron. La viro kriis:
"Ho
mia kruro!" kaj forĵetis la ĉaspafilon por grati sin.
La kolombo
forflugis. Poste ĝi serĉis la formikon kaj diris al ĝi:
"Dankon,
amikino formiko. Nun vi savis min. Ni kune manĝos maizon."
Kaj ili
kune iris gaje.
stato de finiteco
estigo: la 05-an de decembro. 1999
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita
de la tradukinto 1999-12-05..
finredakto:
kopirajto ĉe la tradukinto ©
1999
Lasta ŝanĝo:
Ĝisdatigita:
la 13-an de decembro 1999