Iris DAVILA
La dorsosako de Joĉjo
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos
Pacheco
Joĉjo gaje saltis. Li havis novan dorsosakon.
Liaj gepatroj aĉetis ĝin, por ke ĝi akompanu Joĉjon al la lernejo. Ĝi estis
luksa dorsosako kun molaj preniloj, kaj la bukoj, kiuj fermis ĝin, brilis kiel
arĝento. Ĝi estis grandega kaj interne havis spacon por multaj aĵoj.
La unuan
tagon Joĉjo metis en ĝin la kajerojn, krajonojn, la skrapgumon, la skatolon de
koloroj. Ĉion li ordigis tre bone, kaj kiam li atingis la lernejon, li karese
metis la dorsosakon en la fakon de sia skribtablo.
La
dorsosako kaj la lerniloj, kiujn ĝi havis interne, sentis ĉarman vivon, ĉar ili
apartenis al zorgema infano, kiu multe amis ilin, kaj ili ĝojis pro tio.
Ho, sed tri
semajnojn poste ĉio komencis ŝanĝi.
"Jam
li ne amas nin," diris la dorsosako, "jam li ne gardas nin."
"Nekredeble," esprimis ĝenate la
skrapgumo. Dika skrapgumo, kiu en alia tempo estis blanka. "Rigardu
min!"
La
kompatinda skrapgumo malĝojis. Ĝi estis malpurega, kaj tio ne estis la plej
malbona. Joĉjo mordis ĝin. En ĝia malpolurigita surfaco aperis la dentaj
postsignoj de Joĉjo.
"Tiu
ĉi infano finos kun mi," ekkriis ekscitite la nigra krajono. "Li iom
post iom mortigos min. Li forĵetas min surplanken. Li rompas mian pinton
milfoje tage. Se li daŭrigos tion, mi ne longe vivos. Kaj mi multe deziras vivi
... Mi deziras ĝisvivi la naturan aĝon de krajono.
La kajeroj
ankaŭ bedaŭris sian sorton. Unu kajero havis sian facon makulita per inko, la
alia sian paperon preskaŭ forŝirita. Malbongustaj arabeskoj plenigis la
desegnokajeron.
La skatolo
de koloroj ploregis: "Li perdis ĉiun. Li finos kun miaj filoj. Li konservas
neniun. La ruĝa krajono malaperis. La blua estas perdita, kaj li eĉ ne serĉas
ĝin, kaj la flavan mi ne vidas ekde hieraŭ." La skatolo de koloroj ŝajnis
patrino, al kiu oni disigis sen kompato ŝiajn plej karajn filojn.
La
dorsosako, plena de angoro kaj plendo, ne sciis kion fari: "Se la infano
komprenus la lingvon de la aĵoj, ni parolus kun Joĉjo por diri, ke ni bezonas
amon. Sed li ne komprenas nin. Li kredas, ke ni ne suferas. Mi deziras kriegi,
kriegi!"
Iun tagon
ĝi kriis. Estis tago, kiam li revenis de la lernejo, kaj Joĉjo apenaŭ malfermis
la pordon de sia domo, ĵetis aeren la dorsosakon kaj krak!, la malfeliĉa
dorsosako falis sur la malmolan plankon.
"Aj!
aj! aj!" kriis la dorsosako kun multa doloro.
"Kio okazis? Kio okazis? dorsosaketo! dorsosaketo!"
"Ĉu vi scias, kio okazis?" ĝemis
interne kajeroj, krajonoj kaj skrapgumo.
"Tio estis frapo! Malbelega frapo!"
kriis la dorsosako kaj senespere vokis "Joĉjo! Joĉjo!"
La aliaj
plorante ankaŭ kriis: "Joĉjo, Joĉjo, ne estu tia! Joĉjo!"
Sed Joĉjo
nenion aŭdis. Sur la planko kuŝis la forlasita dorsosako, kaj Joĉjo jam kuris
post risorta ludkato sen risorto kaj sen brako, kiu balancis timeme sian kapon
apud la piedo de la sofo, murmurante:
"Ni ne inspiras kompaton al li. Kun mi li
ludis unu horon, kaj poste li dispecigis min."
Kelkajn
minutojn poste, la kompatinda dorsosako suferis sian malaventuron en la fundo
de skatolego, malpura, detruita kun la preniloj kaj la bukoj forŝiritaj. En tiu
loko Joĉjo forlasis ĝin, kiam jam ĝi ne taŭgis plu. De la aliaj, la dorsosako
ne havis novaĵojn. Krajonoj, kajeroj, skrapgumo, kiu scias, kie ili estas nun?
Ĝi estas malplena, detruita, kvankam ĝi ne estis sola, ĉar en la skatolego ĝi
amikiĝis kun rompita frappilka klabo, kun pilko sen aero kaj aliaj ludiloj kiel
ludanaso kaj gruo, kiuj suferis la samajn damaĝojn.
"Li
estas tre detruema. Joĉjo estas detruema infano," diris la frappilka
klabo.
"Ĉu ni ne ekzistas por ĝojigi lin?"
ploretis la pilko.
"Mi ĝuis multe, kiam li ludis kun mi,"
diris la ludanaseto preskaŭ sen voĉo.
"Li estas detruema ..., li estas detruema
infano," malgaje la gruo kvalifikis lin.
La
dorsosako silentis pensante, ĝi memoris kelkajn kvalitojn de Joĉjo. Li multe
amas siajn gepatrojn, geonklojn, genevojn, li scias respekti la personojn, li estas
tre amikema kaj bonkora. Li eniras la lernejon dek minutojn antaŭ la komenco de
la leciono. Li ĉiam salutas siajn amiketojn kaj instruistojn. Li neniam
mensogas. Kaj tre malfeliĉe, sed kun kormoleco, kunsenteme la dorsosako
susuris:
"Ni ne kulpigu lin. Li ne havas malbonan
senton. Ni ankaŭ ne diru tion: 'detruema'. Okazas, ke li ankoraŭ ne lernis
gardi la aĵojn. Li lernos tion, mi certas. Li estas bonkora, sed li ne scias,
li ne komprenas nian doloron."
Kaj oni
aŭdis en la skatolego brueton de plorado de la dorsosako.
stato de finiteco
estigo: la 05-an de decembro. 1999
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita
de la tradukinto 1999-12-05..
finredakto:
kopirajto ĉe la tradukinto ©
1999
Lasta ŝanĝo: