adiaý

Lourdes Fernández: Adiaŭ

Aŭdu min. Mi ne deziras, ke vi foriru tiel baldaŭ, hundino amika, karulino mia, kiu obstinis vivi sep jarojn, kiam
por mi pasis nur unu. Mi portis vin ĉi tien kaŝita de panjo kaj paĉjo, ĉar ili ne volis bestojn hejme. Vane estis ĉia
mistero, ili malkovris min, kiam mi iris kaj venis kun potoj da lakto por vi. Ili eniris en la dormĉambron ĝuste en la
momento, en kiu vi akvumis mian risortmatracon. Kian karakteron ili havis! Kiom serioza estis paĉjo! Tiam panjo
komencis riproĉi. Kun timego mi metis vin sur la plankon kaj sciis, ke vi restos ĉe ni, kiam vi marŝis feliĉe kaj
gaje ĝis ili. Kiam vi mallaĉis la ŝuojn de paĉjo por poste kuŝi inter ili kiel tapiŝeto.
Ni komencis tre longan dialogon kune, kiun vi nun intencas lasi nefinita. Mi rakontis al vi pri miaj gajecoj, la unua
tago en la klaso, la nova ludilo, pri bongusta kuko farita de panjo. Mi lernis malkovri vian gajecon dum
promenado tra la parko, kiam mia mano karesis vian hararon, pro la sama kuko, kiun panjo faris. Estis via, mia
malfeliĉo, kiam panjo punis min per restado en la lito, ĉar mi rompis florujon aŭ verŝis konfitaĵon. Mi ploris kaj
ploris kun la nura konsolo de via sentema langado ĉe mia vango, kiu ridigis min. Kaj mi tutkore dankis kaj diris al vi:
blanka nubeto, lanero mia! Vi tiam movis la voston ambaŭflanken, kvazaŭ vi komprenus min, kaj flanken metis la
kapon demandante min: “Kial la puno, se mi rompis multajn aĵojn en via ĉambro kaj vi neniam diris ion", kaj la
konfitaĵo surplanke ŝajnis al vi la plej bongusta festeno anstataŭ malbonaĵo.
Mia konfidema aliancano. Ni kreskis kune, sed vi tiel baldaŭ, kiam mi ankoraŭ deziris ludi, vi preferis la pacon
de la siesto kaj la siestan brizon sur la granda brakseĝo. Mi komprenis, ke vi maljuniĝis, kiam mi komencis
venki vin ĉe kurado. Vi ne plu saltis, kiam mi revenis de la lernejo, kaj laste vi komencis frapiĝi kontraŭ ĉiuj
mebloj de mia dormĉambro, sen ke mi ŝanĝis ilin. Tio hontigis vin, kaj pro tio mi diris nenion. Mi faris, ke vi ne
rimarku vian blankan hararon, malrapidan paŝadon, ĝeman spiradon. Mi pensas pri la peno, per kiu vi, por kaŝi
mian libron, trenis ĝin ĝis la pordo, aŭ missaltis nur apud la liton aŭ apud la malnovan brakseĝon.
Hodiaŭ vi alproksimiĝis kaj haŭlis mian littukon. Vi donis en miajn manojn la guman pilketon, vi avertis, ke oni
provu la lastan ludon. Vi alportis ĝin ĉi tien, kie ĝi falis, kaj en ĉi-angulo, ĉi tie, tro senforta por reveni, vi restis.

Ne foriru, lanero, blanka nubeto, la ludo ankoraŭ ne finis, kaj mi devas diri multon al vi.

Kopirajto pri la traduko ©2000 ĉe la tradukinto



la 18-an de marto 2000

Tradukita de Jozefo de Jesus Campos Pacheco

stato de finiteco
estigo: la 18-an de martoo. 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano 2000-03-18
aprobita de la tradukinto mem.
finredakto:
kopirajto ĉe  la tradukinto © 2000


 

 

 

 

 

 

Lasta ŝanĝo: 18/03/2000

Reen al Kuba infanliteraturo