Unuscena
teatraĵo de nekonata kuba aŭtoro
elhispanigita
de Jozefo de Jesús Campos
Pacheco, kontrollegado kaj enretigo de Vilhelmo Lutermano
Rolludantoj
Anseroj 1, 2 kaj 3 – la rolludantoj estu marionetoj (gantopupoj). Ili flugos dum
la tuta tempo en la scenejo.
Floroj – ili ankaŭ estu marionetoj.
Bufo (sed se la infanoj ne konas bufon, ĝi eble estu rano) – ĝi parolu
kun natura homvoĉo.
Krokodilo – ĝi parolu kun forta raŭka (ogra) voĉo.
Heliko – ĝi parolu per fajna voĉo.
Rakontisto – instruisto (aŭ talenta infano aŭ pupo reprezentanta infanon)
sidanta inter la publiko, rakontas la fabelon kun hela kaj mezurita voĉo.
Rakontisto: Ni vidos, kio okazos tie (montras al la scenejo aŭ
retablosimila bildaro). Tri anseroj flugas super lageto.
Ansero 1: Kŭa, kŭa.
Ansero 2: Kŭa, kŭa.
Ansero 3: Kŭa, kŭa.
Rakontisto: Ĉe la bordo de la lageto troviĝas multaj floroj: lekantoj
(aperas), violetoj (aperas) kaj sunfloroj (aperas). La tri anseroj rigardas la
florojn kaj daŭrigas sian flugadon super la lageto, ĉar al ili plaĉas vidi la
belecon de la floroj.
Ansero 1: Kŭa, kŭa.
Ansero 2: Kŭa, kŭa.
Ansero 3: Kŭa, kŭa.
Rakontisto: Ĉu vi aŭdis ilin? Ili diras, ke estas vera, kion mi rakontas al
vi. Nun ili estas tre feliĉaj kaj kantas.
Anseroj 1, 2, 3: (samtempe)
Kiel belaj floroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Kaj kian odoron
Ili certe havas eĉ!
Kiel belaj koloroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Kiel belaj floroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Rakontisto: Ĉu vi aŭdis la anserojn? La tri anseroj kantis kaj nun ni
rigardu la florojn, kiuj ankaŭ estas feliĉegaj kaj kantos. Aŭskultu ilin!
Floroj: (ĉiuj samtempe)
Estas ni floretoj
de koloroj belaj
kaj la tri anseroj
vekis jam en ni
belajn, belajn sentojn,
amon pleje dolĉan.
Anseroj karaj, venu,
venu jam al ni!
Venu, amiketoj! Malsupren!
Rakontisto: En la lageto ankaŭ loĝas bufo.
Bufo:Kro, kro, kro, kro, kro.
Rakontisto: ...kaj heliko, kiu ne kantas. Ĝi nur mallaŭte kaj malrapide
parolas. Venu (aperas la heliko apud la bufo).
Bufo: Bonan matenon, amiko heliko!
Heliko: Bonan matenon, amiko bufo! Kiel vi fartas?
Bufo: Tre bone. Mi sunumas. Kaj vi?
Heliko: Mi nur promenas. Ĉu vi vidis la folieton, kiun mi lasis ĉe la
pordo de via domo hieraŭ?
Bufo: Jes, mi vidis kaj manĝis ĝin. Dankon pro la donaco! Ĝi estis
tre bongusta. Mi matenmanĝis ĝin ĉi-matene.
Bufo, heliko: (daŭrigas sian paroladon, sed ĝi ne estas plu komprenebla kaj
malfortiĝas pli kaj pli).
Rakontisto: Jam vi vidas, kiom feliĉaj estas la floroj, la heliko, la bufo
kaj la anseroj. (Paŭzo) Sed en la lageto loĝas iu, kiu ne estas bona. Ĝi estas
krokodilo (ekaperas), kiu ŝatas manĝi la aliajn bestetojn, kiuj loĝas ĉi tie.
Rigardu, kiel la heliko kaj la bufo babilas (jam la tuta korpo de la krokodilo
aperas), tiu besto jam proksimiĝas al ili iom post iom.
Krokodilo: (kun sovaĝa voĉo al la publiko) Mi manĝos ilin ambaŭ, ho ho, ho
ho, ho!
Rakontisto: Kia timego! Nek la bufo nek la heliko rimarkas la danĝeron! Kio
okazos?
Ansero 1: Atentu! Kŭa, kŭa, kŭa!
Ansero 2: Kŭa, kŭa, atentu!
Ansero 3: Atentu! Kŭa, kŭa, kŭa! La krokodilo venas jam!
Rakontisto: Danke al la anseroj, la bufo kaj la heliko rimarkas la danĝeron
kaj ili estas pretaj por protekti sin. (Paŭzo) Sed la floroj ankaŭ rimarkas la
danĝeron kaj decidas helpi la du amikojn... Kaj la anseroj.
Anseroj 1, 2, 3: (samtempe) Ni protektos la helikon kaj la bufon. Ek! Ek!
Rakontisto: Kaj tiel la floroj komencas moviĝi por impliki la krokodilon.
La anseroj flugas apike sur la krokodilon kaj beke pikas ĝin. La bufo kaj la
heliko pinĉas la krokodilon.
Krokodilo: (kun tre forta voĉo, laŭtiĝanta ĝis kriego) Aj, aj, aj, aj, aj!
Ili mortigas min!
Ĉiuj bestoj: (samtempe) Kapitulacu, fibestaĉo!
Ansero 1: Fia murdisto de heliko!
Ansero 2: Fia murdisto de bufo!
Ansero 3: Fia detruisto de floroj!
Krokodilo: (kun raŭka voĉo, sed kun timo) Bone, bone, sed lasu min
trankvila! Ne piku min plu! Forprenu tiujn grimpoplantojn! Ne pinĉu plu, tio
ege tiklas min!
Bufo: Foriru! For de tiu loko! For de tiu lageto!
Heliko: Mi ne volas vidi vin ĉi tie! Foriru jam!
Krokodilo: (kiel antaŭe) Mi foriru. Mi transloĝiĝos. Vi ne vidos min plu!
Aj, aj, aj, aj! Kia doloro! Vi vundis min! (Forkuras)
Rakontisto: Vidu, kiel la krokodilo forkuras! Ŝajnas, ke ĝi flugas kiel
anseroj. (Longa paŭzo) Rigardu! Niaj amikoj revenas ĉiuj al sia loko. La heliko
apud la bufo (daŭrigas mallaŭte). La floroj rektiĝas, la tri anseroj flugas
super la lageto, kaj denove ili estas feliĉegaj. Kaj ili kantos dum longa
tempo.
Ĉiuj (escepte de la rakontisto):
Kiel belaj floroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Kaj kian odoron
Ili certe havas eĉ!
Kiel belaj koloroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Kiel belaj floroj!
Vidu, vidu, vidu nur!
Fino
stato de finiteco
estigo: la 24-an de februaro 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
2001-02-24
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Lasta ŝanĝo: 2002-03-04