La avo kaj la nepo
popolrakonto
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos
Pacheco
Iam estis
surda maljunulo preskaŭ blinda, kiu apenaŭ povis teni sin sur siaj piedoj.
Liaj manoj tremis, kaj dum la manĝado li deverŝis
la supon sur la tablotukon. Lia bofilino kaj lia filo
estis tre malkontentaj pri tio kaj decidis enfermi
lin en lia dormoĉambro, kie ili donis la manĝon en
malnova terakota pelvo. La maljunulo malĝojis pro
la malamo de sia familio. Kelkfoje li ploris, sed
suferis sen plendi.
Iun tagon la
pelvo falis surplanken kaj rompiĝis. Tiam ili aĉetis alian, tre malbelan kaj
faritan el ligno.
La geedzoj havis sesjaran filon. Iun tagon ili
vidis lin tre okupita. Li provis fari truon en lignopecon.
"Kion vi
faras tie?" la patro demandis.
"Mi faras pelvon por panjo kaj vi, kiam vi
maljuniĝos."
La patro kaj
la patrino rigardis sin reciproke kaj malfeliĉiĝis. Ekde tiu tago la avo denove
manĝis
kun sia familio. Ili traktis lin kun la amo kaj
respekto, kiun meritas ĉiu maljunulo.
stato de finiteco
estigo: la 05-an de decembro. 1999
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita
de la tradukinto 1999-12-05..
finredakto:
kopirajto ĉe la tradukinto ©
1999
Ĝisdatigita
la 19-an de novembro 2001