La dinamiko de la monda malordo

 

Paul-Maire DE LA GORCE[1]: Tiu danĝera koncepto de preventa milito

 

Antaŭ la milit-akademio de West Point, la usona prezidanto George W. Bush prezentis, la 1-an de junio 2002, la strategian doktrinon, de kiu lia registaro nun inspiriĝas. Pli ol pri nova defendkoncepto, temas pri senkompleksa senvalorigo de la ĝis nun de Usono agnoskitaj principoj, kun abundaj konsekvencoj por la konduto de ĝia ekstera politiko, la organizado, komandado kaj uzdoktrino de ĝiaj fortoj.

 

Laŭ s-ro Bush, la minacoj kiujn Usono devas alfronti venas de internaciaj teroristaj grupoj kaj de ŝtatoj kiuj ilin toleras, gastigas aŭ subtenas, sed ankaŭ de tiuj kiuj posedas armilojn de amasdetruo, provizas sin je ili aŭ preparas sin por konstrui ilin. Ĉar la minacoj ŝanĝis siajn originon kaj naturon, la repliko devas same komplete ŝanĝiĝi.

 

Resume, la prezidanto asertas ke Usono devas absolute ne plu akcepti ke ĝiaj novaj malamikoj povas fari kontraŭ ĝi aŭ kontraŭ ĝiaj aliancanoj atencojn similajn al tiuj kiujn ĝi suferis la 11-an de septembro, nek akcepti ke ili povas, kiel pasintece, ataki ambasadejojn, ŝiparajn unuojn aŭ usonojn garnisonojn. Li anoncis do, ke la vaŝingtona strategio ekde nun celos malhelpi ke tiaj minacoj realiĝu, lanĉante kontraŭ ĝiaj eblaj malamikoj "preventajn agojn" (preemptiv actions).

 

Oni malprave pensus, ke temas pri vortoj eldiritaj sub la ŝoko, tre komprenebla, de la teruraj atencoj de la 11-a de septembro. En realo, tri fundamentaj studoj estis finitaj de la Pentagonaj ekspertistoj depost la enoficiĝo de s-ro Bush: unu temas pri la vivkondiĉoj de la militista personaro, sed la du aliaj, la Nuclear Posture Review, transdonita en januaro 2002, kaj la Quadriennal Defense Review, havas esencan strategian koncernon. La parolado de la prezidanto malkaŝis ties signifon kaj anoncis ĝian realigon. Ĝis nun, Usono asertis - eĉ se la realo ne konfirmis tion - ke ĝi uzos la militforton nur por respondi al agreso kaj ke la iniciato de militoj en kiuj ĝi partoprenos estas ĉiam nur tiu de ĝiaj malamikoj. Tiu tabuo estas for.

 

La prezidanto Bush aŭdigis tion jam en sia parolado pri la stato de la Unio, komence de la jaro. La sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, klarigis tion pli klare la 31-an de januaro deklarante: "La defendo de Usono bezonas la preventon, la memdefendon kaj kelkfoje la unuan agon. Defendi sin kontraŭ la terorismo kaj aliaj minacoj aperantaj en la 21-a jarcento, povas tre bone postuli ke oni ekmilitas kontraŭ malamiko. En certaj kazoj, la sola defendo estas bona ofensivo." Kaj dum la ministro-kunveno de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) de la 6-a de junio ĉi-jare: "Se la teroristoj povas ataki iam ajn, ie ajn kaj per ia ajn tekniko, kaj ĉar, fizike ne eblas ĉion, ĉiam defendi kontraŭ ĉiaj teknikoj, do ni absolute devas redifini kio estas defensiva. [...] La sole ebla defendo estas fari la penon trovi la internaciajn teroristajn retojn kaj trakti ilin kiel decas, kiel Usono faris en Afganio."

 

Tiuj ĉi pensoj estis kunigitaj de la Nacia Sekurec-Konsilio mem sub la ĝenerala titolo National Security Strategy: ili anoncas eksplicite la forlason de la antaŭaj doktrinoj de "fortimigo" aŭ de "limigo" kaj difinas la novan per esprimoj kiel "devensiva interveno", "preventa ago" aŭ "prevento".

 

Do, ekde nun la demando estas starigita: kontraŭ kiuj kontraŭuloj Usono povos lanĉi "preventan agon"? La usonaj responsuloj ne ŝparis sian penon por komprenigi tion al siaj kuncivitanoj kaj, kiom eble, al la internacia komunumo. Ĉio estis dirita kaj skribita por klare aperigi ke ne temas pri preparo de tia ago kontraŭ Rusio. Kontraŭ tiu, la nuklea fortimigo el la tempo de la malvarma milito restas la sola taŭga instrumento, sed koncerne la lastatempan kaj teorian preventon, sufiĉe evidentas ke Rusio ne plu disponas vere minacajn tradiciajn kapacitojn kaj ke, krome, ĝia nacia intereso estas certiĝi pri konstanta interkompreniĝo kun Usono - precipe kontraŭ la agadojn de tiel nomataj islamaj "teroristoj", kiel montris la prezidanto Putin, kiam li tuj post la atencoj deklaris sian solidarecon kun Vaŝingtono.

 

Oni ankaŭ ne imagu "preventan agon" kontraŭ Ĉinio: sen paroli pri ties kapacitoj de nuklea respondo, konflikto kun tiu lando alprenus nepre supermezurajn dimensiojn kaj, ankaŭ tie, la tradicia nuklea fortimigo restas la konservata opcio.

 

Male, kiel klarigis la ŝtatsekretario Colin Powell, "por esti plene adaptita al ĝia celo, la preventa ago devas esti 'decida'".[2] Kaj citis plurajn ekzemplojn: la detruo fare de Israelo, en aŭgusto 1981, de la iraka atomreaktoro Osirak; la minaco de  granda operacio kontraŭ filipina ribelgrupo kiuj igis ĝin rezigni pri aera ago kontraŭ la reĝimo de s-ino Corazon Aquino; la repliko kiun necesus fari, se la atenco, kiu la 14-an de junio en Karaĉo mortigis 11 personojn antaŭ la usona konsulejo, estus antaŭe konita.

 

La "akso de malbono"

 

Konante tiun novan doktrinon, oni pli bone komprenas, ke la prezidanto Bush, en sia parolado pri la stato de la Unio, elektis tri ŝtatojn konstituantaj la "akson de malbono": Irakon, Iranon kaj Nord-Koreion. Tiam oni povis vidi ke la oficialaj vortoj denuncantaj kiel malamikojn la ŝtatojn kiuj toleras, gastigas aŭ helpas la terorismajn organizojn kaj tiujn kiuj posedas armilojn de amasdetruo aŭ fabrikas ilin aŭ provizas sin per ili, spegulas tutsimple la volon de Usono defendi la nunan internacian ordon, tian kia ĝi difinas ĝin kaj kia ĝi respondas al la usonaj interesoj.

 

La iraka ŝtato ne estis implikita en la atencoj de la 11-a de septembro, sed neniukaze ĝi akceptus iam submetiĝi al la usona kontrolo: al ĝi estas do aljuĝenda preventa ago. Irano estas provizonta sin je armiloj de amasdetruo, aparte nukleaj, laŭ la usonaj ekspertistoj, konvinkitaj ke la iranaj gvidantoj, vidante sian landon ĉirkaŭata de potencoj planantaj akiri aŭ jam posedantaj nukleajn armilojn (Rusio, Irako, Israelo, Pakistano kaj Hindio); aldone, ĝi estas lando kiu povus helpi organizojn konsideratajn de Vaŝingtono "teroristaj", similaj al la libana Hezbollah.

 

Nord-Koreio ja konsentis eksplicitan akordon kun Usono por limigi siajn nukleajn esplorojn al civilaj celoj, sed ĝi daŭre vendis mezdistancajn raketojn al pluraj ŝtatoj kiuj siavice povus liveri ilin al teroristaj organizoj aŭ kie ili povas esti forrabitaj de tiuj. La listo de tiuj ŝtatoj formantaj la "akson de malbono" ne entenas ĉiujn, sed ĝi montras jam la amplekson de la usonaj celoj.

 

Tiu nova koncepto havas konsiderindajn sekvojn por la doktrino de uzo de la fortoj, aparte nukleaj. Tion senvualigis jam la Nuclear Posture Review (NPR) aperinta en januraro, kaj kion la organizitaj likoj pri ĝia aplikado, lastan marton, precizigis. Sed, kun la kono de la koncepto de preventa ago, oni komprenas pli bone la amplekson de la sekvoj. La NPR simple integris la tripiedon de la tradicia fortimigo - balistikaj misiloj, strategiaj bombaviadiloj, raket-startigaj submarŝipoj - sine de "sistemo de ofensiva samtempe nuklea kaj nenuklea frapo". Tio estas la unua elemento de triaĵo kiu entenas du pliajn: la "defensivan kapaciton", kies plej nova instrumento estas la antimisila defendo kaj kiu faris novan paŝon kun la ĵusa sukceso de eksperimento, en kiu antimisilo lanĉita de ŝipo detruis flugantan raketon; kaj infrastrukturon taŭgan por respondi al la defioj rivelitaj de la 11-septembraj atencoj, kun la celo garantii la nevundeblecon de la usona teritorio kaj kiu ampleksos, gvidata de departamento de interna sekureco, 28 administraciojn kaj 170 000 oficistojn.

 

Sed por la "sistemo de ofensiva frapo", destinita al ĉia "preventa ago" laŭ la nova doktrino, rekte senvalidiĝas la tradiciaj konceptoj pri uzo de la nukleaj fortoj. Ne tiel, ke la nuklea fortimigo, en la kutima senco de la esprimo, estas forlasita. Sed, ĉar tiu celas nur la ekstreman kaj ne evidentan hipotezon de ĝenerala atako kontraŭ la vitalaj interesoj de Usono fare de potenco klare identigita kaj punenda je amasdetruo, ĝi ne bezonas nur reduktitan arsenalon.

 

La NPR antaŭvidis do unuflankan malpliigon de nukleaj kapoj de la usona strategia arsenalo: de 3 456 fiksitaj de la akordo Start II, kaj de 2 496 antaŭviditaj de la intertraktadoj de Start III, oni venis al 2 200. Tiu cifero estis decidita en la akordo de la 25-a de majo 2002 inter Usono kaj Rusio. Tio estas tamen nur unu aspekto de la usona nuklea potenco. La NPR atribuas al ĝi ekde nun kiel ĉefa virto la "flekseblecon", difinita kiel konstanta adaptiĝo al novaj minacoj kaj kiel inversigebla.

 

Tiu lasta punkto estas radikale nova: ĝi implicas ke la "nova sinteno" permesas fortan revenon de la tuta gamo de nukleaj armiloj kaj rekomencon de la provoj post kelkaj monatoj. La NPR planis antaŭ tio la restarigon de la esploristo-skipoj dissolvitaj post la decido de 1992 haltigi la esplorojn pri novaj armiloj, kaj la renovigon de la produktejoj. Ĝi pravigas tion - "Evidentis la bezono reaktivigi nian komplekson de fabrikado de atomarmiloj" - kaj ĝi preskribas eksplicite "la difinon de nukleaj opcioj varieblaj laŭ amplekso, atingodistanco kaj celo, kiuj estu komplementaj kun la aliaj nenukleaj instrumentoj". Tiel estas malkaŝe proklamita la enigon de gamo da nukleaj armiloj en la tutaĵon de la diversaj fortoj, konvenciaj kiel ankaŭ atomaj, uzeblaj tie kie ili ŝajnas plej taŭgaj.

 

La organizitaj likoj pri tiu temo estis akompanataj de ekzemploj kaj hipotezoj. Oni memorigis, ke antaŭ la golfmilito la ŝtatsekretario s-ro James Baker transdonis al la iraka ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Tarek Aziz, leteron de la prezidanto Bush patro al la prezidanto Saddam Hussein, avertante lin ke kaze de uzo de irakaj kemiaj armiloj la repliko estus nuklea - eĉ se la vorto, kiel oni diris, ne estis skribita. Samtempe oni antaŭvidis uzon de nuklea armilo en kazoj kiaj ekzemple "iraka atako kontraŭ Israelo kaj ĝiaj najbaroj, nord-korea atako kontraŭ Sud-Koreio, aŭ milita konfrontiĝo rilate Tajvanon".[3]

 

Cetere, adaptita uzo de nukleaj armiloj estis allasita tuj "en urĝaj, potencialaj aŭ surprizaj cirkonstancoj", en kiuj povus esti implikitaj landoj kiaj "Nord-Koreio, Irako, Irano, Sirio kaj Libio."[1] Tiom da landoj metitaj en la saman kategorion, kvankam en tre malsamaj politikaj situacioj kaj strategiaj pozicioj, ĉar "ĉiuj patronas aŭ gastigas teroristojn" kaj ĉar ĉiuj "aktivas en la esplorado aŭ la konstruado de amasdetruaj armiloj."

 

Tiu uzdoktrino de atomarmiloj skizita en la NPR ne estas novaĵo en la historio de la usona defendopolitiko. Temas pli ĝuste pri restarigo. Sub formo adaptita al la aktuala internacia kunteksto, ĝi markas la revenon al la "gradita repliko" konceptita de la usonaj responsuloj komence de la 1960-aj jaroj. En kazo de konflikto, la gamo de tielnomataj taktikaj atomarmiloj estis uzendaj kiel fortigo, komplemento aŭ substituaĵo de tradiciaj armiloj, laŭ la sekvo de la operacioj kaj la konduto de la kontraŭulo.

 

La rezulto, kiel sciate, estis la paralela dislokigo de tiaj armiloj en la oriento kiel en la okcidento de la eŭropa kontinento, promesante al tiu, militokaze, fariĝi neeviteble samtempe nuklea kaj tradicia batalkampo. Jen la vera diferenco inter la tempo de "gradita repliko" kaj la aktuala strategia kunteksto. La eventuala uzo de atomarmiloj estas la instrumento de "preventa ago" decidita de Usono kontraŭ ŝtatoj - aŭ pli ĝenerale malamikoj - posedantaj aŭ ne tiajn armilojn aŭ provizontaj sin je ili.

 

La registaroj de la eŭropaj membroŝtatoj de la atlantika alianco estis informitaj pri tio la 6-an de junio ĉi-jare, kiam iliaj defend-ministroj aŭdis s-ron Donald Rumsfeld detaligi al ili la aktualan usonan koncepton. La ĉeestantaj ministroj ricevis antaŭe komunan leteron de la angla ĉefministro, s-ro Anthony Blair, kaj de la hispana prezidanto de la konsilantaro, s-ro José Maria Aznar, en kiu ili petis ilin prepari la reorientigon de la NATO kontraŭ "la internacia terorismo kaj la amasdetruaj armiloj". Jen kio dominos la venontan atlantikan "pinton" kie, unuafoje, ĉeestos  la reprezentantoj de la sep novaj membroj de la alianco. Ĉiuj, ekde tiam, scios kio atendas ilin.

 

PAUL-MARIE DE LA GORCE.

 

Notoj



 



[1] Esploristo ĉe la  Harvard-universitato (Bostono,  Usono(, aŭtoro de Islamic Finance in the Global Economy, Edinburgh University Press, 2000.

 

[2] Le Monde, 13-a de marto 2002.

[3] Nuclear Posture Review, citita de The Los Angeles Times, 12-a de marto 2002.

 

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano

 

reen al Le Monde diplomatique

 

reen al Politiko

 

reen al Usono

 

hejmpaĝen