Granma, ĉefartikolo:
Mensogoj, timoj, kaj stultaĵoj de la imperio.
La konduto de kelkaj oficistoj de la usona registaro vekas kompaton. Oni povas aprezi en la altaj sferoj de la povo svarmon da mensoguloj kiuj tre rare diras ion seriozan aŭ proksiman al la vero.
Laŭ la informo, sendita antaŭ apenaŭ 48 horoj de diversaj gazetaraj agentejoj en Vaŝingtono, « la ŝtata subsekretario de Usono pri Interamerikaj Aferoj, sinjoro Roger Noriega, kritikis Kubon ĉar ĝi apogis malstabiligajn elementojn de diversaj demokratiaj amerikaj landoj ». « Li asertis ke lia landoj kaj aliaj najbaroj atente observas la agadon de la kuba gvidanto Fidel Castro en 'liaj lastaj aventuroj'. » « Indikis ke Usono havas proprajn informojn, ekzemple, pri la kuba implikado en la apogo de elementoj kiuj intencas malstabiligi demokratiajn registarojn en diversaj landoj ».
« 'Estas klare ke la agado de Fidel Castro vekis la atenton de latinamerikaj gvidantoj', diris Noriega, kiu kvalifikis ĝin ĉiam pli kaj pli provoka por la interamerika komunumo kaj kontraŭ kio Usono respondis per montra apogo al tiuj landoj supoze afektitaj de tiuj agadoj, ekzemple Bolivio. »
« Laŭ Noriega, Castro fiŝkaptas en maltrankvilaj akvoj », daŭrigas iu el la mesaĝoj, kaj kromis ke 'per konscia kaj detrua maniero, li semas la malkonsenton kaj la malkontenton kaj igas vundeblaj demokratie elektitajn registarojn. »
Tiu sinjoro Noriega, cinika mezvalorulo, estas uno el la ĉefaj redaktinoj kaj la plej grava iniciatinto de la leĝo Helms Burton kontraŭ Kubo. Li estas intima amiko de la kuba-usona terorista mafio en Miami. Li respondecas nun kiel subsekretario post kiam la usona senato kontraŭis la proponon ke tiu respondeco estu donita al la bandito Otto Reich kies terorista historio rilate al la fia milito en Nikaragvo estas tre bone konata.
Tiu deklaro de Noriega estis formulita tuj post la anonco de proparolanto de la ŝtata departemento ke la konversacioj pri migrado estas suspenditaj pretekstante la neakcepton, flanke de Kubo, de absurdaj kaj ne acepteblaj postuloj; tio montras ke temas pri bone koncertita kaj provoka agado, rilate al la obskuraj celoj okaze de la venontaj novembraj prezidant-elektoj, pro kio la partoprenanto de tiu nuna registaro esperas certigi la sukseson eĉ riskante iun konflikton.
Oni povas montri ke la deklaroj de Noriega estas senhonte menzogaj, kiel kutime.
De kie li prenas ke Kubo adoptas provokan pozicion kun la celo malstabiligi Latinamerikon? Ecepte de la abomeninda ploremulo kiu regas Urugvajon, mizera lakeo de Usono, kaj « la blovo da freŝa aero » kiel poeme kvalifikas Bush tiun kiu regas Salvadoron, kie Posada Carriles, plenumante ordonojn de Miami, organizis la teroristajn agadojn kontraŭ hoteloj en Kubo kaj planis la mortigon de la prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilio, la registaro de nia lando havas normalajn kaj respektajn diplomatiajn rilatojn kun la resto de la landoj de nia regiono. Neniu el ili plendis aŭ diris vorton pri malstabiligaj planoj flanke de Kubo rilate al iliaj registaroj
Niaj rilatoj kun la diversaj karibaj kaj latinamerikaj politikaj movadoj estas absolute laŭleĝaj, normalaj kaj publikaj. Multaj eventoj, kun aŭspicio de centroj kaj institucioj kies profiloj estas politikaj, socialaj, edukaj, kulturaj, sciencak, ekonomikaj inter alie, okazas ĉiujare kun la ĉeesto de nacia kaj internacia gazetaro.
Kio estas malstabiligi? Ĉu sendi milojn da kuracistoj por kunlabori kun la registaroj prizorgante la plej malriĉajn kaj marĝenigitajn homojn? Ĉu hazarde ni malstabiligis Gvatemalon, Honduron, Haition, Belizon, Paragvajon kaj kelkajn aliajn landojn de Kariboi aŭ de Centra aŭ Suda Ameriko ? Ĉu hazarde malstabiligi signifas sendi 15 mil kuracistojn de Kubo al 64 landoj de la mondo kie milionoj da personoj estas prizorgataj kaj dekmiloj da vivoj estas savitaj? Ekde kiam la estigo de kampanjo kontraŭ la analfabeteco per novaj, modernaj kaj ege efikaj metodoj signifas malstabiligi demokratiajn reĝimojn ie sur la Tero? Kiel oni povas kvalifiki subfosa agadon kiam temas pri doni eblecon al 12 mil junuloj de la Tria Mondo por studi en niaj universitatoj? Cŭ ne estas stulte kvalifiki subfosa la agadojn de miloj da sport-instruistoj kiuj antŭenigas la plej sanajn agojn, kontribuante redukti krimojn, uzadon de drogo kaj alportas bonan sanon al milionoj da junuloj? Ekde kiam disvastigi la kulturon kaj la edukadon signifas malstabiligi naciojn? Post la paso de la uragano Mitch kiu detruis Centramerikon, ĉu ni ne sendis 3000 kuracistojn kiuj savis tiom da vivoj kiom oni perdis tie, samtempe ĉu ni ne donis la eblecon pretigi la junulojn de tiuj landoj por ke en la estonteco ili povu plenumi la saman taskon de tiuj kuracistoj? Cŭ eblas ke iu kun sana menso povus iam imagi ke tiom da agadoj celas la malstabiligon de la demokratio en Centrmeriko, eĉ se kun kelkaj el tiuj landoj ni ankoraŭ ne havis diplomatiajn rilatojn? Kial ignori la fakton ke Kubo donis urĝan servon sen ecepto, ĉiam kiam okazis katastrofoj, kelkaj, el ili en landoj de Latinameriko kaj en aliaj partoj de la mondo? Kial ne memori ke en Peruo, kiam la granda tertremo en 1970, kiu mortigis pli ol 50 mil vivoj, la kuba popolo sendis pli ol cent mil sangodozojn, konstruis hospitalojn kaj disdonis medikamentojn? Kial ne diri ankaŭ ke kiam la urugvaja popolo suferis tiun gravan epidemion de meningito - meninguitis menigococica -, Kubo, la sola lando kiu havis la ĝustan vakcinon, sendis milionojn da dozoj de tiu medikamento por protekti la vivon de la urugvajaj infanoj, kvankam la registaro de tiu lando, sciante ke tiu vakcino ekzistis, ne deziris akiri ĝin ĝuste ĉar ĝi devenis de Kubo?
Kaj ne temas nur pri tiaj ekzemploj. Kiam Salvadoro estis kaptita de grava epidemio nomata dengo, kvankam ĝia registaro estis obstinega malamiko de Kubo, gastiganto por teroristoj kaj centro de operacoj per kiuj fariĝis gravaj krimoj kontraŭ nia lando, la kubaj oficistoj ne hezitis sendi homajn kaj materialajn rimedojn, kiuj ege helpis por kontraŭbatali tiun epidemion. Similan kunlaboran spiriton oni montris tie, kiam iom pli malfrue tiu katastrofa tertremo plagis tiun fratan popolon.
Kial do tiu fia kanajlado? Ĝi havas sian klarigon kaj siajn antaŭaĵojn.
En ĝia hipokrita denunco, la 6an de januaro, sinjoro Noriega speciale menciis Venezuelon, denuncante ĝin kiel partneron de Kubo en la celo malstabiligi, pro nia apogo al la programoj de sano, edukado, kulturo, sporto, al la socia laboro kaj aliaj agadoj kiun disvolvas la bolivara procezo por la profito de la venezuela popolo; pri tiuj programoj nia lando jam havas iom da sperto kiun ni volonte ofertas al la popolo de la Tria Mondo. Ni donis, al miloj da venezolanoj, la eblecon studi medicinon, sporton, socian laboron, teknikan trejnadon, kaj ankaŭ tiom da formoj de teknika aŭ scienca kunlaborado kiom oni postulus de Kubo.
Por la kuba popolo, la prezidanto Chávez enkorpigas la bolivarajn ideon kaj spiriton de sendependeco, uniiĝo kaj patriotismo de la latinamerikaj popoloj, kies etnaj, kulturaj, religiaj, kaj lingvaj originoj estas multe pli komunaj ol tiuj de ia ajn grupo de aliaj landoj en la mondo. Kubo plenforte apogas tiun rajton .
La impertinenta kaj minaca parolado de sinjoro Noriega la sesan de januaro, havas sian antecedenton en tiuj deklaroj kiuj du semanojn antaŭe faris sinjoro Otto Reich, eskterordinara ambasadoro por Latinameriko, la 19an de decembro, publikigita en telegramo kiu diris: « Otto Reich agnoskis hodiaŭ ke la kontinento 'ne estas en bona situacio', kaj substrekis Venezuelon kiel la nacion kiu alfrontas la 'plej seriozan krison' », asertante poste: « 'Se ambaŭ partoj ne tranviliĝas nun, povas esti problemo' kaj diris ke Usono 'estas en eksterordinara zorgo pro la konstantaj informoj pri la ĉeesto de agentoj de Kubo en Venezuelo' ».
« Asertis - daŭrigas la telegramo - ke 'laŭ multaj personoj en Venezuelo' oni ricevis informojn pri tio ke 'estas centoj da, se ne miloj da kubaj personoj de militistaj aĝo kaj aspekto en Venezuelo'. »
« 'Chavez havas la armilan forton kaj li ankaŭ estas la konstitucia prezidanto' sed 'ĉiuj enketoj kiujn ni vidis indikas ke du trionoj de la popolo kontraŭas lin kaj ili ankaŭ havas la forton de la konstitucio kaj de la referendumo' ».
« Li kromis ke laŭ laj fontoj 'estas pli ol tri milionoj, eble eĉ kvar milionoj, da validaj subskriboj'' » por sukcese uzi la referendumon kontraŭ Hugo Chavez.
« 'La tuta interamerika komunumo havas la respondecon akompani la venezuelan popolon en tiu defio favore al la demokratio kaj kontraŭ ajna ebla trompo flanke de iu kiu provus malhelpi la venezuelan leĝojn', kromis li. »
« Reich diris ke Usono 'estas atente observanta, kune kun ĉiuj amikoj de la hemisfero, ĉion kio okazas en Venezuelo'. » La personoj kun militistaj aĝo kaj aspekto estis la kubaj kuracistoj, inter kiuj 52,4 elcentoj estas virinoj.
Estas absolute evidente ke la plej ekstremisma grupo en la usona registaro konscias ke la reĝimo de senkompata ekspluatado kaj prirabado trudata al latinamerikaj popoloj estas netenebla kaj ne eltenebla.
Se Usono havas propan informon pri la kuba implikado en apogo al elementoj kiuj en diversaj landoj celas malstabiligi demokratiajn registarojn, kial ili ne diras tion konkrete? Kial ili ne diras precize kie, kiam kaj kiel oni okazis tiaj agoj, kaj kiuj estas tiuj landoj, kion faris Kubo en Bolivio por provoki tiun socian eksplodon kiu okazis tie? Kiu fiŝkaptas en maltrankvilaj akvoj? Kiu kulpas pro la riveroj en kiuj trasformiĝas la plimulto de la popoloj de tiu regiono, kiel resulto de grandega kaj nesuperebla ekstera ŝuldo, senĉesa prirabo, malriĉeco, senlaboreco, malsato, katastrofa san- kaj eduk-sistemo, kaj la trudoj de la Intenacia Monfonduso? Kial tiu stultulo Noriega ne diras ion pri la Areo de Libera Komerco de Ameriko, (AlkA) alie dirite, la aneksadon kiun ili provas trudi al la karibaj kaj latinamerika popolo? Kiu trudis la novliberalan tutmondigon? Kiu devigis la perfortan privatigon de la resursoj kaj havaĵoj de la sendefendaj popoloj de tiu kontinento? Kiu vendas armilojn anstataŭ ilojn por studi? Kiu sendas latinamerikajn junulojn por morti kiel kanonokarno en la batalejojn de Irako? Kian neceson havas Kubo por fiŝkapti en maltrankvilaj akvoj, kiam la riveroj estas pli ol maltrankvilaj ŝvelante kaj minacante forpreni la tutan putraĵon, la maljustecon faritajn kontraŭ ili dum jarcentoj?
Novaj kaj krudaj mensogoj:
« ...'kelkaj fontoj' raportas pri 'perturbaj situacioj kun kuba partopreno'... 'estas tre klare ke Castro estas pli kaj pli aktiva en la regiono.' »
Kompreneble, sinjoro Noriega, la aferoj estas ŝanĝiĝantaj. Ĉiam malpliiĝas la homoj kiuj kredas en viaj tradiciaj mensogoj, ĉiam pli la popoloj perdas la kapablon elteni. La kuban prezidanton oni invitas por la enoficiga ceremonio de nova registaro kaj por aliaj agoj. Li povis partopreni en tiu de Brazilo, Ekvadoro, Argentino, Paragvajo. Bedaŭrinde li ne povis partopreni en aliaj gravaj ceremonioj kaj eventoj, ĉar en Kubo ni devas forte labori, kaj la voĝaĝoj, krome, estas multekostaj kaj komplikaj pro la planoj kiujn vi, via registaro kaj la terorista mafio, ellaboras por murdi lin. Ni komprenas ke devas esti tre frustre por vi ĉiuj, tiom da fiaskigitaj provoj.
« Estas tre klare, ke (Castro) estas ĉiam pli aktiva en la regiono », substrekis vi, kaj ke « tio provokis grandan zorgon inter la latinamerikaj gvidantoj ».
Kial vi ne diras kiuj estas tiuj gvidantoj, kial vi permesas al vi paroli nome de ili, kial vi provas prezenti ilin kiel enviemaj kaj malkuraĝuloj? Preskaŭ kun ĉiuj kiujn renkontas nia prezidanto kiam li partoprenas en tiaj menciitaj eventoj, ecepte de kelkaj pri kiuj li tute ne zorgas, neniam oni rimarkis malamikajn rigardojn aŭ malafablajn mienojn.La traktado estas respektema, malgraŭ ke en kelkaj kazoj, ĉiam malpli, ekzistas profundaj idiologiaj diferencoj. Kiel konate, la popoloj de la landoj kiujn li vizitas entuziasme montras al la Prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsiliantaro, sian ŝaton kaj admiron. Ne vane la kuba popolo kaj ĝiaj respondeculoj alfrontas tre malfacilajn provojn, kaj nemiam ili cedis antaŭ la arbritecoj, agresoj kaj minacoj de la plej pova potenco kiu iam ekzistis.
Oni komprenas la koleron kaj la malamon kiujn elŝvitas la vortoj de sinjoro Noriega, intence mensogaj, ĉar li scias ke vivanta aŭ ne, la memoro de Fidel Castro sekvos lin kiel fantomo, tra liaj krudaj mensogoj de konsterna mezkvalito kaj tra la kutimaj minacoj de la murdistoj kiujn vi sendis kontraŭ li: « 'Devas esti tre klare por Fidel Castro ke liaj agoj vekis la atenton de la gvidantoj de Latinamariko, kaj ke liaj agadoj por malstabiligi Latinamerikon estas kreskante provokaj por la interamerika komunumo, inkluzive de Usono' ». « 'Tiuj kiuj daŭre malstabiligas la demokratie elektitajn registarojn, intervenante en la internajn aferojn de aliaj registaroj estas ludantaj per fajro' ». Kion signifas ludi per fajro?
Vi ne havas la karakteron por timigi iun ajn kuban patrioton. Vi parolas tiel sen riski gramon da via propa sango sed de tiuj junaj soldatoj kaj oficiroj de la nordamerikaj Armitaj Fortoj.
Vi certigis ke « via lando kaj aliaj najbaroj servas atente la agadojn de la kuba gvidanto en liaj lastaj aventuroj“ ke li estas « en siaj lastaj tagoj kaj nostalgias la tempon en kiu li ludis gravan rolon en Ameriko ». Vi mensogas. Se vi kredintus tion, vi ne estus tiom alarmita pro la supozita malstabiliga plano.
Oni povas krome demandi vin: Ĉu sinjoro Bush jam ordonis la eksterjustican eliminon de la kuba prezidanto?
Ellaborante tiujn paroladojn, sinjoro Noriega ne nur atakis kaj minacis Kubon, sed ankaŭ intencis riproĉi la argentinan prezidanton, Nestor Kirchner, sendube digna homo, kaj volis devigi lin tuj pagi 21 miliardoj da dolaroj de la eksteraj ŝuldoj; furioze kontraŭ la ministro pri eksteraj rilatoj Bielsa, deklaris sin konsternita ĉar li ne renkontiĝis kun la aĉetitaj agentoj de Usono kiam li voĵaĝis al Havano. Ĝis kien iras la imperia arogo!
Li ankaŭ ne detenis sin interveni en la internajn aferojn de Venezuelo. Li akuzis la prezidanton Chávez esti komplikco de Kubo kun la celo malstabiligi Latinamarikon. Li admonis lin respekti la validajn regulojn por eventuala referendumo por lia prezidanta eksoficigo. Li ne nur transprenis la rolon de la Nacia Elekta Konsiliantaro, li konfirmis la kvanton da suskriboj kolektitaj kontraŭ la prezidanto, li ankaŭ forte laŭdis la aŭtorojn de la militista puĉo de la 11a de aprilo 2002 kaj de la posta nafta puĉo en decembro kaj januaro.
Ni perfekte bone konas la ideojn de sinjoro Noriega kaj de aliaj de la sama speco kiuj temas pri la murdo, kun la kompliceco de kolombiaj kvazaŭarmeanoj, al kubaj kuracistoj en Venezuelo por puni ilin kaj devigi ilin ĉesigi sian kunlaboradon en la belegaj planoj pri la sano en Venezuelo per tiu programo nomata Barrio Adentro (Ene de la Kvartalo), pere de kiu pli ol 12,5 milionoj da malriĉaj venezuelanoj ricevas medicinajn servojn.
Ni avertis ke por ĉiu el tiuj kuracistoj, helpinstruistoj aŭ sportinstruistoj kiu falas, multaj disponigas sin por anstataŭi lin. Sur la usona registaro falos la tuta respondeco.
Tiuj kiuj kredas ke la kuba popolo povos esti iam timigita estas jam delonge venkita!
la 8an de januaro, 2004
Elhispanigita de Maria Julia CÁRDENAS CÁPIRO