Ses koloraj bobeloj,
ses belaj veziketoj sub la suno,
ses ekblindigitaj globoj,
ses akvaj, kaj sapaj veziketoj.
Tri kaj du, kaj je la fino unu,
kalkulante kiel vi vidas...
Kvar kun du; - kvin kaj unu;
ses bobeloj; tri kaj tri.
..............................
................................................
....................................................
Al la lernejo, jam suriras la suno!
La mateno venas jam.
Ni tuj iras, senpacienca
mia instruisto atendos.
Al la lernejo! Estas la horo
de mia vivo la plej bona!
kia feliĉo kiam mi venas
kaj komencas la laboron!
Al la lernejo! Jam estas malfrue,
kaj mi ĉiam ŝatus esti
mi la unua kiu iras
kaj mi la lasta kiu revenas.
Osvaldito estis ludanta en la
ĝardeno de sia domo. Subite li vidis blankan kolombon kiu sidis sur
oranĝarbo;
ĝi ŝajnis estis tre laca;
ĝi fermis kaj malfermis siajn flugilojn re kaj re.
La knabo demandis:
- Kio okazas, blanka kolombeto?
- Knabo, mi flugis de longe, mi
iris tra diversaj landoj.
- Kolombeto, kiu estas la plej
bela lando, kiun vi vidis?
- La lando kie oni naskiĝis, kara
knabo. La lando kie oni naskiĝis estas la plej bela lando de la mondo.
Dirante tion, la kolombo supren
flugis kaj malaperis en la blua ĉielo.
....................................................
.................................................. ..........................
Anaso naĝis dum la tuta tago en
la lago, ie, serĉante, vane, iun fiŝon.
Kiam vespere leviĝis la luno,
kaj la akvoj respegulis ĝian lumon, la anaso laca kaj malsata, serĉis
ankoraŭ inter la kanoj kion manĝi.
Ĝi vidis la rompitan bildon de la
luno reflektita en la akvo, kaj, pensante ke ĝi estas fiŝo kiu brilas kiel
arĝento, subiris en la akvon
serĉante ĝin. Ĝiaj kamaradoj rigardis kiel la anaso subakviĝis
serĉante la lunon, kaj ĉiuj je la fino ridegis pri la anaso kiu volis preni la
lunon.
............................................
...................................................... ............................................
- Kial vi ploras, panjo?
- Ploras ĉar mi timas, mia filino.
- Kial? Kial vi timas, panjo?
- Mi timas... mi timas ĉar mi vidas la mondon fali.
- Fali, mi ne komprenas, ĉu la mondo povas fali?
- Jes mia filino, ĝi povas... bedaŭrinde...
- Sed kiel, panjo? kiel?
- Kio okazas al la floro, se vi ne akvumas ĝin?
- Ĝi mortas. Sed la mondo ne estas floro.
- Imagu ke la mondo estas floro, granda floro.
- Eĉ tiel ni ne povas akvumi ĝin. Ni bezonas tro da akvo.
- Kaj ni havas. Ni havas la akvon de la amo, la akvon de la amikeco, kaj
la plej bona, la akvon de la paco. Ni povas savi la mondon, se ni
ĉiutage akvumas ĝin.
- Kie estas tiuj akvoj, panjo? Ĉu mi povas akiri ilin?
- Certe mia kara, serĉu en via koro. Vi nur bezonas serĉi en via koro.
- Kio estas la milito,
panjo?
- Ho, kara mia. La milito estas doloro, estas sufero,
estas malsato, estas mizero, estas malsano. La milito
kara mia... estas morto.
- Kaj la paco panjo, kio
estas la paco?
- Aaaah...filino mia, la paco estas amo, estas amikeco,
la paco estas kanto, estas rido, la paco estas kiso,
la paco estas floro, la paco estas..., la paco estas vivo.
- Panjo, ĉu ni havas
pacon?
- Ne, ankoraŭ ne.
- Kiam ... ni havos
pacon, panjo?
- Kiam la mondo havos, mia kara, kiam la mondo havos.
...............................................
.....................................................
.........................................
- Panjo, ĉu la mono estas bona?
- Dependas de kiel vi uzas ĝin.
- Ne, mi ne komprenas, panjo.
- Kial vi demandas, do?
- Ĉar mi vidas, ke ĉiuj volas havi ĝin.
- ...aaĥ... pro tio.
- Ĉu la mono gravas?
- Por kio?
- Por aĉeti?
- Aĥ jes, por tio jes. Sed estas kelkaj aferoj, kiujn vi ne povas aĉeti per
mono.
- Panjo, per la mono oni aĉetas ĉion.
- Ne ĉion. Vidu, oni povas aĉeti medikamenton, ĉu ne?
- Jes, kompreneble.
- Sed, ĉu vi povas aĉeti sanon?
- Ne, tiun ne.
- Kara mia, per la mono oni povas aĉeti preskaŭ ĉion, sed ne kio estas
esenca
por la homaro.
- Mi ne komprenas, panjo. Se mi havas monon,
mi aĉetas kion mi volas.
- La mono povas aĉeti amikon, povas aĉeti amon, eĉ la ridon povas ĝi aĉeti.
Sed, ĝi ne povas aĉeti la amikecon, ne povas aĉeti la senton, ne povas aĉeti la
feliĉon, kara mia,
kaj tiuj aferoj estas tre gravaj.
- Gravaj? Por kio?
- Por vivi, kompreneble.
- Panjo, la mono ne estas tiel grava do, ĉu
ne?
- Tute ne, mia filino, tute ne.
Mia familio tre amas la florojn.
Ni multajn havas en nia ĝardeno.
Nia ĝardeno ne havas murojn.
Ne necesas.
Niaj najbaroj respektas kaj amas la florojn.
Ili estas tre belaj, kaj ilia parfumo estas
por ĉiuj.
..................................................................................................................................................
Aŭdu!, vi kiu diras ke mia lando ne estas
bela,
aŭdu!, vi kiu diras ke la mia ne estas bona.
Mi invitas vin, por ke vi iru tra la mondo
serĉante ĉielon tiel bluan kiel mia ĉielo,
unu lunon tiel brila kiel tiu,
kiu trairas la dolĉaĵon de la kano,
kaj unu Fidel kiu vivas en la montaro,
unu rubeno, kvin strioj, kaj unu stelo.
Kaj unu Fidel kiu vivas en la montaro,
unu rubeno, kvin strioj, kaj unu stelo.
Kubo, kia bela Kubo, kiu ĝin defendas,
pli amos ĝin, kia bela Kubo!
Dolĉa la kano,
Dolĉa la mielo,
sed pli dolĉa estas nia Fidel.
Kaj unu Fidel kiu vivas en la montaro,
unu rubeno, kvin strioj kaj unu stelo.
stato de finiteco
estigo: februaro 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita
de la tradukinto 2001-02
finredakto:
kopirajto ĉe la tradukinto resp.
la aŭtoro © 2001
Lasta ŝanĝo: februaro 2001