Herminio Almendros

La ora kokineto

 

tradukita de Maria Julia Cárdenas Cápiro

 

 
 
 

La ora kokineto estis bekanta en la ĝardeno kaj trovis grenon da tritiko:
  ---Kiu volas veni kun mi por semi tiun grenon da tritiko?
 Kaj la anaso diris:
 ---Mi ne iros.
 Kaj la pavo diris:
 ---Mi laciĝos.
 Kaj la ora kokineto diris:
 ---Mi sola semos ĝin.
 Kiam la tritiko estis kreskinta kaj matura, la ora kokineto diris:
 ---Kiu volas veni kun mi por alporti la tritikon al la muelejo?
 Kaj la anaso diris:
 ---Mi ne iros.
 Kaj la pavo diris:
 ---Mi laciĝos.
 Kaj la kokineto diris:
 ---Mi sola alportos ĝin.
 Kiam la tritiko estis muelita kaj farita faruno, diris la kokineto:
 ---Kiu volas veni kun mi por fari la panon?
 Kaj la anaso diris:
 ---Mi ne iros.
 Kaj la pavo diris.
 ---Mi laciĝos.
 Kaj la kokineto diris:
 ---Mi sola knedos ĝin.
 Kiam la pano estis bakita kaj oriĝinta, diris la kokineto:
 ---Kiu volas manĝi kun mi la bontritikfarunan panon?
 Kaj la anaso kriis:
 ---Miii, kiu estas via amiko!
 Kaj la pavo kriis:
 ---Miii, kiu iam estis via amiko!
 Sed la ora kokineto kriis:
 ---Ne, ne kaj ne! La pano estas por miaj kokidoj kiuj estas etaj, kaj por mi.Tiii, tiii, tiii!



 

El la kolektaĵo "Estis iam ...", elektitaj rakontoj de Herminio Almendros

Kopirajto: Maria Julia Cárdenas Cápiro © 2000

stato de finiteco
estigo: decembro. 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita de la tradukinto decembro 2000
finredakto:
 


Lasta ŝanĝo: 05/12/1999


reen al Kuba infanliteraturo