Juan Padrón
Kuraĝuloj
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos
Pacheco
Flava
ŝarĝaŭto antaŭeniris sur la landvojo rapide kun ŝarĝo de ludiloj. La ŝarĝaŭto
saltis pro vojkaveto, kaj skatolo da soldatetoj de malsamaj epokoj falis sur la
vojdefluejon. Nokte la soldatetoj faris truon en la skatolo kaj eliris. Ili
estis sen orientiĝo sur la vojdefluejo. Oni aŭdis nur la voĉon de la vento.
La kuba
soldateto mambio[1] diris:
"Kia malbona sorto! Ni estas
perditaj."
La angla diris:
"Ni ne renkontos la infanojn."
La aviadista infanino diris:
"Neniam iu ludos kun ni" kaj ekploris.
"Venu, ni marŝu ĉirkaŭen. Iam ni renkontos
iun," diris la napoleona soldateto.
La soldatetoj marŝis sen scii kien. La kuba
soldateto diris al la aliaj, ke ili devas esplori kaj preni la kanonon el la
skatolon da ludiloj. Sed ili ne atentis lin.
Dum la kuba
soldateto prenis la kanonon, la aviadist-infanino faris pirueton kun la
aviadilo kaj feliĉe diris:
"Rigardu!"
La soldateto trovis lernejon. Ĝi estis malluma.
Proksime estis ligna afiŝo farita de infanoj, kiu diris: "Lerneja
legomĝardeno".
Ili vidis la lignan afiŝon, kiam subite sonis
hakado kaj ridego. La ligna afiŝo falis surteren. Du ratoj kune ridegis apud la
faligita ligna afiŝo.
"Vi
estas barbaro kun la hakilo", diris unu rato.
"Ho, ni rompos ĉi tie la aĵojn.
Daŭrigu!" diris la rato de la hakilo.
"Tiuj ratoj finos kun la laboro de la
infanoj", diris la kuba soldateto.
"Malpuregaj ratoj!" diris la aviadista
infanino.
La ratoj
komencis fendi kukurbojn, elŝiris la legomojn kaj deturnis la akvumilon de la
legomĝardeno. La ratoj laŭte ridis.
"Ni
faros planon por kapti ilin," diris la kuba soldateto. "Tiuj ratoj
estas tre danĝeraj. Mi portis la kanonon kaj ..."
"Kia plano! Ni ne bezonas planon kontraŭ
ilin, ataku!" diris la Napoleona soldateto.
Ili atakis
la ratojn kun malordo. "Haltu! Ne estu frenezuloj!" diris la kuba
soldateto.
Dum li kuris, oni implikiĝis en la verda herbaro
kaj kroĉiĝis en la grimpoplantoj.
La ratoj aŭdis la kriegon.
"Ho,
ili atakas nin," diris rato.
"Ruligu la botelon," diris la alia.
La soldatetoj
atakis irante kontraŭ la ratoj. Sed kiam ili estis malkovritaj, ili kuris al la
terbenko kun malfacileco. La ratoj havis tempon por pretigi sin. Ili puŝis la
botelon sur la soldatetojn. La botelo renversis ilin.
"Kiel
stultaj ili estas!" diris rato.
"Jam ili estas preskaŭ venkitaj,"
diris la alia ridante.
Denove la
soldatetoj atakis. Sed la ratoj konfuzis ilin. La soldatetoj kunfrapiĝis
reciproke.
La kuba soldateto malligis sin de la herboj kaj
savis la anglan soldateton de hakobato sur la kapon. La alia rato konfuzis la
aviadistan infaninon kaj kunfrapis ŝin kontraŭ la kuba soldateto. De la frapo
la kuba soldateto falis malproksimen en la veprojn. La kuba soldateto furioze
ekstaris kaj kuris ĝis la kanono kaj haŭlis ĝin ĝis la terbenko. La bruo de la
batalo estingiĝis kaj oni aŭdis nur la ridegon de la ratoj. Kiam la kuba
soldateto atingis la terbenkon, li surpriziĝis: la batalo finiĝis jam. Sed la
malliberigitoj estis liaj kunuloj. La ratoj ligis ilin al granda sarkilo kaj
mokis.
"Al vi
plaĉas defendi la legomĝardenon, ĉu ne?" diris rato.
"Mi batos vin pro entrudiĝo," diris la
alia kaj frapis la soldateton.
"Rigardu, kion ni faros kun la ĝardeno,
soldataĉo!" diris la ratoj.
Tiam ili
komencis salti kaj dispremi la tomatojn kolektitajn de infanoj kaj rompis la
lignan skatolon. Dum la ratoj amuziĝis, la kuba soldateto rampis ĝis siaj
amiketoj kaj komencis tranĉi la ŝnuregon.
"Nun
ni ataku, sed kun plano," diris li.
La ratoj
sidiĝis sur la botelo kaj ridegis.
"Ni
bruligu tiun guman soldataĉon," diris rato.
Tiam ili aŭdis trumpeton. La ratoj rigardis sin
reciproke. La kuba soldateto ekstaris kaj furioze rigardis ilin.
"Ni
kaptos ankaŭ tiun," diris la rato de la hakilo.
"Venu," diris la alia.
La ratoj
saltis kaj rapide iris supren, super la kuba soldateto. La soldateto saltis kaj
kaŝis sin inter la herboj. Jam ili komencis la planon de atako. La ratoj kuris
post li, sed inter la herboj aperis la antaŭa parto de la kanono. La kuba
soldateto per la kanono pafis plastan pilketon en la ventron de la ratoj.
La
timigitaj ratoj poste forkuris kaj malantaŭ ili aperis la aviadista infanino
kun la helico de la aviadilo kaj per ĝi la infanino raspis la voston al
ili.
Nervozaj,
la ratoj frapiĝis kontraŭ la sarkilo. Tie la angla kaj la Napoleona soldateto
atendis ilin kun siaj sabro kaj bajoneto. La ratoj kriegis.
Tiam ili
rompis la botelon kaj kun la tranĉrondo ili atakis la gumajn soldatetojn. Sed
kun la signalo de la korneto de la kuba soldateto ili iris al la skatolo, kaj
inter ĉiuj prenis hakglaveton, kiu kuŝis tie. Per la hakglaveto ili faligis la
ratojn, ĝis unu rato plore kriegis.
"Ni
kapitulacas, bonvolu, ĉesu, ni kapitulacas."
"Jes, jes, jes," krietis la aliaj.
La venontan
tagon la infanoj estis en la legomĝardeno por labori. Infano saltis kaj diris:
"Rigardu, kunuloj!"
"Kaj la ratoj, kiuj rompis la aĵojn, estas
malliberigitaj ĉi tie."
"Mi trovis soldateton," kriegis alia
infano.
La infanoj
metis la soldateton sur la ĉapelon.
"Kiom
belaj ili estas!" diris ĉiuj.
"Kiam ni finos la laboron, ni multe ludos
kun ili."
La infanoj
starigis la lignan afiŝon kaj metis la ĉapelon sur ĝin. La soldateto feliĉe
ridetis. Jam ili serĉis ludemajn infanojn.
Kopirajto pri la traduko
©1999
(ĝisdatigita la 24-a de novembro 2001)
stato de finiteco
estigo: 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: de Vilhelmo Lutermano, aprobita
de la tradukinto 2000
finredakto:
kopirajto ĉe la tradukinto ©
2000
Lasta
ŝanĝo:
[1] Mambioj: en la 19-a
jarcento en Kubo, libervolaj batalantoj por la liberigo de Kubo, inter ili
ankaŭ liberigitaj sklavoj.