Arenaida Lefónst Sardinas: En la montaro

Arenaida Lefónst Sardiñas
En la montaro

Tiom da aferoj povas okazi en la montaro! Kvankam ŝajnas, ke la vivo tie ne estas organizita, tamen ne estas tiel. La formikoj laboras, la aliaj bestetoj helpas sin reciproke en sia ĉiutaga laboro, nur tomegino[1] faras nenion. Ĝi restas kvieta sur la branĉo de la tamarindo[2], kiun ĝi nun, kiel jam kelkkajn tagojn antaŭe, uzas kiel loĝejon. La preterpasantoj rigardas kaj salutas ĝin kaj daŭrigas sian vojon, sed ĝi nek salutas nek respondas.

Ariero[3] proksimiĝas al Tomegino kaj diras:

"Aŭskultu, ekde kiam via flugilo vundiĝis, neniu povas paroli kun vi."
- "Vi pensas, ke mi ne suferas. Mi ne povas flugi!"
- "Sed kion vi faras por saniĝi?
- "Ĉu vi freneziĝis? Kiel mi faru?"
- "Koturno[4] invitis vin gimnastiki."
- "Frenezulo! Mi ne bezonas tion. Mi ne ŝatas perdi mian tempon."
- "Tomegino, la frenezulo estas vi! Vi ne perdu la tempon, malgraŭ mia aĝo, ĉiutage mi trovas forton por serĉi la nutraĵon de miaj idoj, kaj tion mi dankas al la gimnastiko. Mi invitas vin."

Ariero adiaŭas Tomeginon, kiu ŝrumpas iomete plu en la tamarindo. Toĥoso[5] preterpasas kaj sen paroli donas lumbrikon al Tomegino, ĉar tiu ne povas nutri sin mem. Kiam Tomegino volas danki, Toĥoso jam estas for. Noktiĝas. La montaro maltrankviliĝas. Ĝiaj tagaj loĝantoj serĉas lokon por tranokti, sed antaŭe Koturno vokas kelkajn birdetojn.

- "Ĉiuj ĉi tien! La gimnastiko komencas!"

Koturno, Ariero, Toĥoso, Muŝbirdo[6] kaj Tokororo[7] grupiĝas. Baldaŭ Tomegino jam ne povas vidi ilin ekde sia loko. Alflugas Kolombo, Totio[8] kaj Savanano[9]. Tomegino proksimiĝas iom post iom; ĝi ne volas, ke ili vidu lin. Ĝi rigardas, kiel siaj amikoj gimnastikas movante la kruron kaj la kolon. Ili saltas, kuras kaj flugas, kaj Tomegino pensas: "Se mi povus." Kaj ne konscias, ke ĝi estas sur branĉeto de dianto, glitas kaj falas.

"Aaaaaj" kriegas Tomegino.

La birdetoj kuras al ĝi kaj restarigas ĝin.

"Aŭdu! Ne kriegu plu kaj kuru kun ni kaj movu iom post iom la flugilojn! Tiel la malsana flugilo resaniĝos."
- "Bone. Mi ne scias, ĉu mi povos", diras Tomegino.
- "Jes, vi povos. Provu kaj penu iom," diras ĉiuj.
- "Vi pravas", respondas Tomegino.

Denove ili viciĝas. Apud Tomegino troviĝas Totio kaj Kolombo, kiuj helpas ĝin movi sian flugilon. Tiun nokton ĝi ne suferis multan doloron. Kelkajn tagojn poste, Tomegino jam ne restas sur la branĉo de la tamarindarbo. Ĝi feliĉe flugas kun siaj kunuloj Ariero kaj Tokororo.

- "Mi fartas bone, Ariero," diras Tomegino, kiu sidas sur la anonarbo[10], "dankon pro viaj konsiloj! Jam mi povas flugi. Vi helpis min multe."
- "Jes, ni ĉiuj estas gajaj, ĉar ni scias, ke la plej bona maniero por saniĝi estas la gimnastiko.

Ili ekflugas denove. Tie la monto kun siaj mirakloj atendas vian viziton.


Tradukita deJozefo de Jesus Campos Pacheco

Reen al Kuba infanliteraturo



[1] Tomegino estas tropika birdo hispanlingve tomeguín. Populara nomo, per kiu oni signas en Sudameriko kaj precipe en Antilio du birdojn de eta grando el la familio de fringedoj: a) Carduelis pinus Swains kaj b) Passerina olivacca Vieill. (pooulara nomo: tomeguin del Pinar). Ambaŭ abundas en Kubo, sed tiu lasta estas ankaŭ "bredata por instrui al ĝi kantadon, kio estas des pli facila, ĉar tiu birdo imitas kun sufiĉa lerteco la sonnuancojn". (laŭ Diccionario Enciclopédico Hispano-Americano de Literatura, Ciencias, Artes, Etc., Montaner y Simón, Editores, Barcelona (1900-19.., en la sekvo citata kiel DEHA).

[2] Tamarindo estas tropika arbo (hispanlingve tamarindo), kies dolĉacidajn fruktojn oni uzas por prepari refreŝigan trinkaĵon.

[3] Ariero estas tropika birdo hispanlingve arriero.

[4] Koturno estas birdo vivanta en tropikaj, sed ankaŭ eŭropaj landoj; ĝia karno estas bongusta viando.

[5] Toĥoso estas tropika birdo hispanlingve tojosa.

[6] Muŝbirdo estas tropika birdo tre malgranda kaj flugas kvazaŭ muŝo; alia nomo por ĝi estas 'kolibro'.

[7] Tokororo estas la "nacia birdo" de Kubo (ĉar ĝi havas la kolorojn de la kuba flago), hispanlingve tocororo.

[8] Totio estas tre nigra tropika birdo, hispanlingve totí.

[9] Savanano estas tropika birdo, hispanlingve sabanero - kio fakte signifas savanano.

[10] Anono estas tropika frukto, per kiu oni preparas bongustan trinkaĵon; arbo kaj frukto hispanlingve: anón.

l>