Maria Julia Cárdenas Cápiro

 

    Ne, ne kaj ne

 

 

     Estis iam ŝafineto, tre bela ŝafineto, kiu vivis kun sia patrino en dometo, kiu troviĝis proksime de la arbaro. La dometo estis ĉe rivereto kie kreskis belegaj ruĝaj kaj flavaj floroj. Kaj la arbaro, kia beleco! kiel verda maro dancigita de la vento, tiu freŝa vento kiu ĉiam igas nin sperti tiun pacan senton dum ni profunde spiras.
     La ŝafineto estis sesjara, kaj ĝuste pro tio ŝi rajtis iri al la lernejo. La lernejo estis tiom simpla kaj precize pro tio estis tiom bela. La muroj havis helbluan koloron kaj plurajn fenestrojn brune farbitajn. Kaj ĉirkaŭ ĝi kreskis cipresoj, kiuj kiel soldatoj ŝajnis bone gardi la lernejon.  En la interno oni havis verdan tabulon, kaj vidalvide estis tri vicoj da tabloj kaj seĝoj, entute por dudek lernantoj. Ĉe la vando pendis bildo de Martí, kaj apude  oni legis: "La infanoj estas la espero de la mondo", grande kaj nigre skribita. Sur la tablo de la instruisto estis blanka tablotuko kaj sure estis ujo kun diverskoloraj floroj.
     La instruisto, tridekjara ŝafino, alta, maldika, kun inteligenta rigardo, ĉiam preta por bone labori, atendis siajn lernantojn ĉiumatene, kaj  ŝi  ĉiam zorgis por ke neniu manku.
     La ŝafineto, pri kiu mi antaŭe parolis, neniam emis iri al la lernejo. Por ŝi la lernejo signifis nenion, legi kaj  skribi simple ne valoris, oni jam ne bezonis tion por vivi. Pro tio ĉiam kiam ŝia patrino provis esprimi al ŝi kiom grave estas scii skribi kaj legi, ŝi nur respondis: "Ne, ne kaj ne".
 Iun matenon la patrino sendis la ŝafinon kiel kutime, kontraŭ ties volo, al la lernejo. Rigardante ŝin sen emo promeni, malĝoje pensis ŝi: "Ho, kiom mi ŝatus ke ŝi iam komprenu la gravecon de la lernejo, se ŝi nur komprenu la gravecon de la lernejo..."
     Survoje, la ŝafineto iom kolere parolis al si: "Kia honto, kia honto! Ne plaĉasal mi la lernejo, damne ne. Mi ne iros al la lernejo, ne, ne kaj ne, sed kion mi faru?" En tiu momento ŝi levis sian kapon kaj vidis antaŭ si la solvon . "La arbaro," ŝi kriis, "mi iros al la arbaro."
Kaj tion ŝi faris, sed kvar paŝojn antaŭ ol atingi la arbaron ŝi trovis afiŝon, kiu diris: "Atentu, estas lupo." Sed kompreneble, tion la ŝafino ne povis legi, ŝi apenaŭ rigardis la afiŝon kaj ridetante eniris la arbaron.
     Eĉ ne dek minutoj pasis kiam ŝi kredis aŭdi bruon. Ŝi haltis kaj rigardis malantaŭe, sed nenion ŝi vidis. Ŝi preskaŭ ekpromenis, kiam okazis io, kio malebligis al ŝi movi eĉ unu muskolon de sia korpo: antaŭ ŝi staris  granda lupo kun nigra felo rigardante ŝin per tre fieraj okuloj.
     La ŝafineto sen pensi ekkuris, sed kompreneble, la lupo estis pli rapida ol ŝi, ĝi prenis kaj metis ŝin en sakon dirante: "Vi ankoraŭ estas tre juna kaj maldika, sed du semajnoj pliaj sufiĉos por ke vi iru al mia telero." Li faris truon en la tero kaj tien metis la sakon kun la ŝafino en ĝi.
     Intertempe, en la domo de la ŝafineto, la patrino demandis al si, kial ŝia filino ankoraŭ ne revenis de la lernejo. Jam estis la kvina kaj kvarono kaj ankoraŭ ŝi ne revenis. Do, ŝi decidis iri al la lernejo.
     Sed ŝi ne iris unu minuton, kiam ŝi jam renkontis la instruistinon, kiu estis survoje al ŝi por demandi kial ŝia filino hodiaŭ ne venis al la lernejo. Sed la patrino povis nenion diri al la instruistino, kaj la instruistino povis nenion diri al la patrino. Fine  preterpasis unu el la gelernantoj. La patrino demandis: "Ĉu vi ne vidis mian filinon hodiaŭ?" Kaj ŝi ekalarmiĝis, kiam ŝi aŭdis la lernanton diri: "Mi vidis vian filinon ĉi matene, sed ne en la lernejo, mi vidis ŝin irantan en la arbaron." En tiu momento la patrino ne plu eltenis la situacion kaj komencis krii: "Ho dio, helpu min, mi timas ke la lupo manĝis mian filinon." La lernanto kaj la instruisto kompatis kaj rapide kunvenigis ĉiujn gelernantojn, kaj ĉiuj akompanis ŝin al la arbaro por serĉi la ŝafineton.
     "Ŝafino! Ŝafineto! Kie vi estas? Ŝafino! Ŝafineto! Respondu jam." Sed ili ne aŭdis respondon. Subite unu el la lernantoj kriis: "Venu, rigardu tion!" Ĉiuj rigardis kaj surprizite ili malfermegis siajn okulojn. En la tero estis truo, en la truo estis sako, kaj en la sako estis io, kio moviĝis de tempo al tempo. Ili prenis la sakon kaj malfermis ĝin, kaj subite io saltis eksteren.
    Jen la ŝafineto, jes ŝi estis tie rigardante ĉiujn per grandaj okuloj. Ŝia patrino rompis la silenton dirante: "Ho vi estas viva kara mia, vi estas viva!"
     Unu el la lernantoj demandis al ŝi: "Ŝafineto, kial vi eniris la arbaron, ĉu vi ne vidis la afiŝon, ĉu vi ne legis ĝin?" La ŝafineto ekploregis, kaj fine ŝi diris: "Pardonu min, mia panjo, nun mi komprenas, kiom grava estas la lernejo, mi promesas al vi, ke neniam plu mi mankos."
     Kaj oni rakontas kaj rakontas, ke ekde la venonta mateno la ŝafineto estis ĉiam la unua lernanto kiu iris al la lernejo kaj la lasta kiu revenis. Ŝi provis esti unu el la plej bonaj lernantoj de la lernejo, kaj ŝi sukcesis.

Kopirajto ĉe Maria Julia Cárdenas Cápiro 2000

reen al Kuba infanliteraturo

n:center'>reen al Kuba infanliteraturo