Maria Julia CÁRDENAS CÁPIRO: Poste panjo, poste.
Al
mia filineto
Estis iam knabino,
kiu nomiĝis Susana. Ŝi estis tiel aminda kaj bonkora, ke ĉiu homo, al kiu ŝi konatiĝis,
neniam forgesis ŝin. Ŝi estis tre amata de siaj gepatroj, kaj ili estus tute
feliĉaj, se ŝi ne havus tiun solan difekton, kiu ofte malkontentigis la
gepatrojn : ŝ estis ege malordema.
Kiom ofte ŝia patrino
riproĉis al ŝi, ke oni devas meti la ŝuojn ĉe la lito, kiam oni demetas ilin,
aŭ ke la vestaĵojn oni ne ĵetu sur la seĝon, aŭ ke la libron oni metas ŝranken,
kiam oni finlegis ĝin. Sed ŝi neniam aŭskultis kaj ĉiam respondis : - poste,
panjo, poste, precipe kiam temis pri ŝiaj ludiloj; ŝi havis multe da, sed ili
aspektis tiel malnovaj, kvazaŭ ili estus jam multajn jarojn eluzitaj, kaj tio
okazis nur pro la fakto, ke ĉiam, kiam ŝi finis ludi, ŝi lasis pupojn, trajnon,
pilkojn, ursojn ĉie. Aĥ, kia honto, kia honto! Kaj kiam la patrino vokis ŝin, por
ke ŝi ordigu, ŝi respondis nur: - poste panio, poste.
Kion fari? La
gepatroj estis tiom seniluziigitaj pro la sola penso, ke ilia amata knabineto
povus resti tiel malordema dum sia tuta vivo. Ho! Kiom doloras, kia sufero! Kaj
kiam ili pensis, ke ĉio estas perdita, okazis io, kio subite feliĉigis la
bonajn gepatrojn.
Susana jam estis
sesjara, pro tio ŝi iris al la lernejo. Tiam la instruisto en la klasĉambro,
parolante al siaj lernantoj, diris : Min aŭskultu, morgaŭ estos agadoj ĉi tie
en la lernejo, kaj nia grupo devas prezenti konkurson pri ludo inter ni. Kion
ni devas fari, instruisto? demandis Laŭra. Tion mi diros tuj. Morgaŭ vi ĉiuj
devas kunporti ludilon, ian ludon, sed vi devas zorge elekti, kiun ludon vi
prenos, ĉar morgaŭ estos premio por tiu, kiu havos la plej ŝatatan ludon. Kaj
kio okazos al tiu, kiu havos la plej malŝatatan ludon, instruisto? demandis
Lus. - Mi ne scias, oni ne diris tion al mi, respondis la instruisto.
Tiun ĉi nokton neniu
povis dormi pensante, kiu povus esti la premioto. Nur Susana restis trankvila.
Revenante de la lernejo ŝi rakontis al sia patrino, kion diris la instruisto,
kaj la patrino tuj konsilis ŝin ne partopreni en tiu agado, ĉar Susana jam ne
havis la taŭgan ludon por prezenti. Sed kiel kutime, ŝi ne aŭskultis, - almenaŭ
diru al mi, kiun ludon vi prenos, por ke mi povu pretigi ĝin por morgauŭ, mia
kara. Poste, panjo, poste, estis ŝia sola respondo.
Venontan matenon
Susana leviĝis, la patrino helppretigis ŝin, kaj kiam ŝi estis preta, ŝi prenis
pupon, kiu kuŝis sur seĝo, metis ĝin en skatolon kaj iris lernejen. Kiam ŝi
alvenis, la instruisto ekdiris: - Atentu! Ĉiu lernanto, kiu partoprenos en la
ludkonkurso, bonvolu vice stari en tiu supra parto de la lernejo, por ke la
aliaj lernantoj povu klare vidi vin kaj tiam elekti la plej belan ludon, sed vi
ne rajtas montri ĝin, ĝis kiam mi diros.
La konkursantoj estis
tiel nervozaj, ĉiuj rigardis unu al la aliaj divenante kiun ludon havas la
aliaj. Subite la instruisto levis ruĝan flagon kaj jen ĉiu lernanto forprenis skatolon
kaj montris la ludon, ahhh ! estis mirinda vidi tiom da multkolorajn
aĵojn : trajno kiu fumis kaj sonoris dum veturi, kastelo el kiu
malfermante la pordon eliris dancanta princino, pupo kiu dancis kiam oni frapis
la manojn, pilkoj, umbreloj, ursoj ahhh, kia beleco ! la lernantoj simple
ne povis ĉesi admiri tiom da mirindaĵoj kaj ju pli ili malfermis la okulojn,
des pli ili marfermis la buŝon, kaj kelkaj kriis : La kastelo estas la plej
bela, dum aliaj kriis pro io ajn. Subite ĉiuj silentis tiom ke oni povis klare
aŭdi la disputon inter du formikoj, kiuj volis havi la saman grajnon da sukero.
La instruisto nenion komprenis kaj demandis, kio okazas? Kaj iu knabo moke
kriaĉis: Rigardu la pupon de Susana. Kiel muziksignalo la lernantoj
unuvoĉe ekridegis kaj mokis ŝin. Ohh, kia honto, kia hororo, sed imagu, la
pupo, kiun Susana kunportis, estis tiel malbone zorgata kaj tiel malbele
aspektis, ke vidi ĝin inter la aliaj ludoj estis preskaŭ komedia afero.
Kompatindulino, tia
ŝi estis rigardata de ĉiuj. Ŝi ne sciis kion fari, subite ŝi malsupreniris kaj
kuris tra la amaso da lernantoj, kiuj provis halti ŝin moke. Fine ŝi atingis la
elirejon kaj fuĝe iris al sia domo.
En la domo, plorante
kaj preskaŭ sen spiri, ŝi rakontis al sia panjo, kio okazis, kaj post kelkaj
minutoj la patrino diris: Ĉu vi memoras, kiomfoje mi parolis al vi pri tiu
afero? Jes, panjo. Ĉu vi iam aŭskultis min? Ne, panjo, neniam. Anstataŭ fari
tion, kion vi ĉiam respondis? La knabino silentis kaj post kelkaj sekundoj
susuris: Poste, panjo, poste. Pardonu min, mi ne plu faros. Sekve ŝi
ekploretis, la patrino vidante ŝin diris karese, sed firme: Hodiau vi havis
hontan tagon, sed tamen vi lernis ion novan, ĉu ne? Jes, mi lernis aŭskulti kaj
mi lernis, ke oni devas esti organizita. Bone, tiu estas la ĉefa afero; se
estas tiel, ni faros ion, se vi bone ordigas viajn aĵojn, sen ke mi ion
riproĉos al vi, mi aĉetos por vi la ludilon, kiun vi preferas, kaj verŝajne
venonjare vi povas partropreni en tiu ludkonkurso. La knabino leviĝis kaj
brakumis sian patrinon dirante: Bone, panjo, bone.
Kaj oni rakontas, ke
Susana tiom lernis organizi sin, ke en la lernejo ŝi estis elektita kiel unu el
la plej bonaj lernantoj de la jaro.